Novaĵoj

Dennis Keefe estas la Esperantisto de la Jaro 2011

Kategorio: Movado; Dato: 2011-12-18 20:09:36

 

 

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010).

En ĉi tiu jaro 16 kandidatigantoj proponis 19 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

Dennis Keefe — 12 voĉoj

Dennis Keefe, 60-jara usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2011.

La originalan komunikaĵon vi povas vidi ĉe La Balta Ondo

Gratulojn DENNIS!

Vi povas lasi gratulvortojn por Dennis kaj tie kaj ĉe lia prezento en la Panteono, kien li jam eniris en la jaro 2010.

Filmo pri trejnado de Josias Barboza Al la listo Postfesta raporto - nova limdato por la Stelserĉado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.