Novaĵoj

Kurso pri Internacia komunikado - internaciaj lingvoj -

Kategorio: Movado; Dato: 2012-07-15 22:18:47

La anglalingva elektebla tutjara kurso Internacia komunikado – internaciaj lingvoj sukcese finiĝis la 3-an fojon por la gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM kun la partopreno de eksterlandaj gestudentoj per Erasmus. En la dua semestro de la kurso gvidata far prof. Ilona Koutny kaj Michael Farris la gestudentoj mem provis plani lingvon krom studado de internaciaj lingvoj, i.a. Esperanto. La eksperimento, kiun d-ino Katalin Kovats faris antaŭ kelkaj jaroj en la Altlernejo Berzsenyi (Szombathely, HU) pruviĝis bona ideo. Ili konsciiĝis pri lingvaj strukturoj, la skemismo kaj koncizeco de esperanto klare influis ilin.


 

Unuaj salutoj el Hanojo Al la listo LIBERAJ STUDOJ - kurso pri la dana astronomo Tycho Brahe

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.