Novaĵoj

Federico Gobbo gvidos la katedron de Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-18 23:48:58

La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).

La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 1994 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.

La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro A.P. Versloot kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto ekde la komenco funkciis mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto. 

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 497  2013-04-17

Libroservo de UEA: 25 % rabato - dum ankoraŭ kelkaj horoj Al la listo HURA - denove funkcias la paĝaro - eblas ludi

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.