Novaĵoj

Aperis la dua volumo de la brazila lernolibro

Kategorio: Movado; Dato: 2010-05-02 19:28:26

Fine de aprilo 2010 a la bona novaĵo pri la eldono de la dua, definitiva volumo de la lernilo Esperanto por lernejaj klasoj 2. , verkita de Josia BARBOZA. La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumo 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sonKD-oj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj. La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon de motivigo. La instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo. Tutvasta mondskala uzo de la lerniloj plifaciligus la internaciajn kunlaborprojektojn. La detalan prezenton de la lernilo bv. legi en la Biblioteko.

Triaaĝuloj kun juna elano Al la listo Forpasis Maŭro La Torre

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.