Novaĵoj

HURA! - Ni estas 3000-ope.

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-04-26 07:06:31

 

Mi kun ĝojo informas vin ke ni ĵus (je la 9a horo 50 minutoj laŭ la Universala tempo) ekhavis la 3000-an membron.

Li estas studento, Tobias Rano, el Pollando. Bonvenon, Tobias!

Kiam mi la 6an de aprilo kun 2918 membroj lanĉis la ludon por taksigi al vi tiun momenton mi mem antaŭvidis la daton por junio. 

La populareco de la ludo RISKO altigis enorme ne nur la vizitojn de la paĝaro, sed ankaŭ la nombron de aliĝintoj. (Vidu la statistikon.) Ekde hieraŭ ni ekhavis dekojn da novaj membroj danke al la anonco pri RISKO ĉe lernu.net. Do, ĉiuj kalkuloj malvalidiĝis. 

Estis inter vi nur du personoj, kiuj opiniis ke ni atingos 3000 jam en aprilo. 

Ili estas Gilda Muñoz Bonilla el Meksiko kiu indikis la 30an de aprilo kaj Sabino Francisco Pelegrín Colomo, kiu prognozis la tagmezon la 24an de aprilo.

La gajninto estas Sabino. 

Ni kore gratulas kaj lin kaj nian 3000an membron al kiuj ni sendos nian donacon.

Denove sukcesa KER-sesio en Greziljono Al la listo Triafoje kaj ankoraŭ sukcese - raporto el Grésillon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.