Novaĵoj

James Piton el Brazilo gajnis la junian RISKO-ludon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-01 00:15:07

Denove pasis unu plena monato de la RISKO-ludo.

Ĝis nun 402 personoj aliĝis al la ludo, en majo venis 24 novaj riskemuloj kaj en junio ludis 196 ludantoj. 

La gajninto de la junio RISKO-ludo estas sudastelaro  kiu fakte estas James Rezende Piton el Brazilo. Li kun multaj aliaj diligente ludis ĉiun tagon kaj  lastage sukcesis venki Pawel, nian majan gajninton, kiu denove estis proksime al la venko. 

James elektis kiel donacon la terminologian libron de Wera Blanke, kaj li mem oferi originalan poŝtkarton kun karikaturo el la jaro 1910. Ambaŭ aferoj videblas nun sur la Donacopaĝo

 

Ni ankaŭ nun dankas ĉiujn, kiuj signalis misaĵojn, ekz. tajperarojn. Kelkaj bedaŭrinde forlasis la ludon, ĉar trovis la ludtempon tro mallonga aŭ pro teknikaj aŭ retaj kialoj plurfoje ne sukcesis spekti/aŭskulti la aldonitajn filmetojn aŭ sondosierojn. Kun bedaŭro, sed ni adiaŭas ilin, ĉar momente ne eblas ion ajn ŝanĝi en la ludo.    

Ni esperas, ke la restintaj kunludantoj kun kuraĝo pluludos kaj multe lernos el la ludo. Pro la vojaĝoj en tiu ĉi periodo eble kelkaj ne sukcesos regule ludi, sed espreble sendende de tio vi ĉiuj laŭeble kaptos ĉiun okazon, neforgesante, ke jarfne kalkuliĝos ankaŭ la sumaj poentoj por tutjara premio. 

Opiniojn vi povas lasi en la FORUMA spaco de la ludo, kaj finance subteni la paĝaron aŭ rekte la pliperfektigon de RISKO vi povas tra la Subtenpaĝo.

Denove gratulojn al James kaj al ĉiuj diligentaj ludintoj de junio.

Bonvenigas vin por nova turno,

Katalin Kovats, redaktoro 

Forpasis Hermann BEHRMANN Al la listo Alvoko al esplorprojekto por lingva justeco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.