Novaĵoj

Fulma oferto de la libroservo de UEA

Kategorio: Movado; Dato: 2013-12-13 12:28:58

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 526 2013-12-13

FULMA OFERTO OKAZE DE LA LIBRO-TAGO!!!

La Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ Tago de la Esperanto-Libro. 

Por festi ĝin la Libroservo de UEA faras fulman oferton: se vi mendos ion ajn en ĝia reta katalogo (escepte de brokantaĵoj), vi ricevos rabaton de 25%! La rabato ekvalidas tuj kaj daŭros ĝis la tagmezo (12-a horo) de la 16-a de decembro laŭ la Universala Tempo. 

 Vi povas mendi pere de la reta katalogo aŭ per retmesaĝo. La rabato kalkuliĝos ĉe la fakturado.

← Edukado.net esperas naskiĝtagajn donacojn Al la listo Ekfunkciis la RUĜA KRAJONO →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.