Novaĵoj

Riĉa programo dum 4 semajnoj en kastelo Greziljono

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-26 14:22:07

La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2010. Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo), partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (60 €) aŭ ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (30 €). Elektu vian propran formulon. Por ĉiu semajno afiŝatas unue la 1a, 2a, 3a niveloj de la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado. Jen la detala programo.

Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj Al la listo Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.