Novaĵoj
TERMINOLOGIA KONKURSO 2014 POR STUDENTOJ
Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-09 17:58:12
Ĉu vi estas studento? Ĉu vi membras ĉe TEJO aŭ/kaj UEA? Ĉu vi emus lerni pri terminologio?
Aliĝu al la Terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!
Per la konkurso vi povas gajni subvencion por unusemajna eŭropsomera terminologia kurso en Vieno, Aŭstrio (14-a ĝis 18-a de julio 2014). La subvencio valoras ĉirkaŭ 1000 eŭrojn.
Limdato por aliĝi al la konkurso: 31-an de marto
Detalojn kaj la kondiĉojn de partoprenado vi trovos en la oficiala informilo:
http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado_konkurso2014.pdf
Aliĝu al la Terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!
Elkore,
La Terminologia komisiono de Universala Esperanto-Asocio tec@co.uea.org
← Historiaj momentoj kaj rememoraĵoj el la Universitato de Amsterdamo | Al la listo | Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo → |