Novaĵoj

Raporto el Bonaero pri la 99a UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-31 16:28:37

En tiu ĉi semajno disvolviĝas la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Argentino.
Edukado.net ankaŭ ĉi-jare aktive partoprenas la kongresajn aranĝojn, kontribuante al pluraj el ties riĉaj programoj.
Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge – kiel jam de dek jaroj – gvidas paroligajn kursojn, kiuj ĉi-jare estas frekventataj de pli ol 100 kongresanoj. Sylvain prezentas tage dufoje unuhoran programon kun lingvaj aktivaĵoj por kongresanoj. Katalin decidis gvidi kurson por komencantoj, konsistantan el 8 sinsekvaj lecionoj. La plej diligentaj kursanoj fine ricevos atestilon. Tiu ŝanĝo montriĝis bona decido, ekestis firma kaj fidela grupo de ĉ. 30-35 personoj, regule revenantaj. La lecionojn por komencantoj scivole observas (spionadas) 15-20 personoj, instruantoj kaj familianoj de la kursanoj.
Edukado.net havis fakan renkontiĝon kun siaj membroj kaj interesiĝantoj pri la laboro de la paĝaro. La eventon lundon posttagmeze ĉeestis plurdekoj da personoj.
Katalin kun prelego kontribuis ankaŭ la UEA-kapabligan programon kaj gvidis seminarion pri tio, kiel okazigi surlokajn ekzamenojn kadre de la Tutmonda Ekzamentago en 2015. Katalin prezentis du prelegojn ankaŭ en la programo de ILEI, parolante pri la statistikaĵoj de la 5-jara KER-sistemo kaj ekkonigis kaj ludigis la publikon pri la furora RISKO-ludo de edukado.net.
Neatendite bone disvolviĝas la preparoj de la kongresa KER-sesio.
Aliĝis pli ol 30 personoj, kaj fine ekzameniĝos 29 kandidatoj. Tio starigas grandan defion al la surloka malgranda ekzamena komisiono.
Vendredon okazos ĉiuj laboratoriaj kaj skribaj sesioj, kun paralelaj parolaj intervjuoj. Por tiu parto (27-foje 30 minutoj) estas programitaj ankaŭ por 3 aliaj posttagmezoj, inklude la postferman sabatan posttagmezon. Laboras por la ekzamenado Katalin Kovats, François Lo Jacomo, Duncan Charters kaj Paolo Nascentes. En la administraj aferoj helpas ankaŭ Sylvain Lelarge.
Vendredon je la 12a horo okazos festa disdono de la atestiloj de la Tutmonda Ekzamentago kaj sesioj en Ronda (Hispanio), okazinta komence de majo.
La eventon laŭplane partoprenos kelkaj kandidatoj kaj reprezentantoj de ĉiuj ekzamenlokoj, krome ankaŭ Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Estos enmanigitaj pli  ol 150 KER-atestiloj.

Kiel kutime la redaktoro apenaŭ havas eblon partopreni aliajn erojn de la kongreso, tamen troviĝis tempo ĉeesti la kunsidojn kaj prezentiĝojn de la Akademio de Esperanto, aŭskulti la interesajn prelegojn de la Esperantologia Simpozio, spekti la filmon pri Tibor Sekelj kaj ĉeesti la nacian vesperon. 

Katalin Kovats, redaktoro

La fotojn ni kolektos iom post iom en la kongresa albumo.

RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov Al la listo Rezolucio de la ILEI-Konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.