Novaĵoj

RISKO en oktobro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-01 18:51:20


 

 

Ŝajnas ke la monatoj pli kaj pli rapide pasas. Jen denove fino de RISKO-ludmonato. Ĝis la lasta tago estis nescieble, kiu estos la plej sukcesa ĉi-monate. Fine Valentin Melnikov estas la bonŝanculo. Gratulojn al li. Jam de monatoj mi estas aranĝanta por li iaman donacon, kaj ŝajnas ke li nun povos ĝin ricevi. Tamen tio estas pasinta ŝuldo, la nunan lian donacon ni devus transdoni al Bert Schumann, delonga, entuziasma ludanto. Post korespondado kun Bert ni eksciis, ke li ĝentile transdonas la eblon al la sampoenta Dorota Burchardt (Burdo) el Pollando. Ni kontaktos ŝin pri la elekto.

En oktobro ludis 133 personoj, preskaŭ rekorda nombro de la jaro.  Ni ekhavis 9 novajn ludantojn. Bonvenon al ili.

Okazis kelkaj diskutoj en la FORUMO, sed bedaŭrinde ne al ĉiu propono aŭ kritiko ni trovas solvon. Ni mendis etan ŝanĝon en servoj de la ludo, espereble multaj ĝojos pro la surprizo, realigata baldaŭ. Sed atentu, neniel temas pri tio, ke ni forigas la RISKO-elementon. Nenio ŝanĝiĝos en la ludo mem. 

Ni alvokas vin je sendado de demandoj, kiujn ni volonte aldonos al la ludo. Bonvolu ne forgesi indiki ankaŭ la ĝustan solvon. :-) 

Plian bonan ludadon ni deziras al vi ĉiuj en la nova monato, 

Katalin kaj Mogens. 

 

  

Ni ĵus lanĉis interkulturan kurson por infanoj Al la listo Kiam venos la 100 000-a ensalutinto?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.