Novaĵoj

KONKURSO: Kristnaska Poezio

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-17 11:19:07

Triesta Esperanto-Asocio lanĉas la 4an Internacian Konkurson jaro 2010 pri la temo: Kristnaska Poezio

Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo, kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj, kiuj sendu, ĝis la 15a de novembro 2010, siajn verkojn al la jena adreso: Triesta Esperanto-Asocio Via del Coroneo 15-IT-34133 TRIESTE-Italia.

Kat. 1) Desegnaĵo (ekz: "kiel mi imagas tiun tradician feston", "la Kristnaska Kripo", "familia festo");

Kat. 2) Rakonto aŭ poeziaĵo, maksimume unu A4-formata folio (ekz: kiamaniere oni festas ĝin familie, pensoj pri tiu kristana festo, pri kristnaskaj tradicioj en propra lando, regiono, urbo; malgranda rakonto aŭ poeziaĵo pri kripo, pri la naskiĝo de Jesuo, kristnaska fabelo...);

Kat. 3) Manfaritaĵo (el gipso, ligno, metalo aŭ papero, aŭ el iu ajn alia materialo).

La ĵurio atribuos al Kat. 2) aldonajn 5 poentojn por favori la partoprenon en tiu ĉi branĉo.

La "rakonto" aŭ "poeziaĵo" estu en la internacia lingvo esperanto kaj en la gepatra lingvo de la aŭtoro, kaj ĉiuj aliaj faritaĵoj estu akompanataj de frazo aŭ komentario en ambaŭ lingvoj. Por ĉiu verko estu ankaŭ indikitaj:

  1. persona kaj familia nomoj;
  2. aĝo;
  3. lernejo kaj klaso;
  4. poŝta adreso.

Se eblas, bonvolu aldoni malgrandan foton de la aŭtoro. Ĉiuj konkursaĵoj prezentiĝos al publiko dum la kristnaska periodo 2010. La vizitontoj donos poentojn al la plej bela verko el la tri kategorioj, kaj tiuj ĉi aldoniĝos al la poentoj de la ĵurio. Oni anoncos la premiitojn, laŭ kategorio kaj aĝo (de 6 ĝis 8 jaroj [A]; de 9 ĝis 11 jaroj [B]; de 12 ĝis 14 jaroj [C]) enkadre de publika ceremonio en Trieste. Por kromaj detaloj/informoj: noredv@tele2.ittestudo.ts@gmail.it.

Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj Al la listo KER-ekzamenoj unuan fojon en Brazilo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.