Novaĵoj

Modela enlerneja agado en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-04 10:12:07

Jen mallonga raporto pri oficialaj lernejaj Esperanto-kursoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en 2015:

Baza lernejo 'Nicolai': 6-9-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 60-minuta posttagmeza fakultativa kurso laŭ permeso de la federacilanda edukministerio de Malsupra Saksio (Landesschulbehörde Niedersachsen). Esperanto-leciono estas oficiala oferto de la lernejo enkadre de la tuttaga lernadprogramo.

Meza lernejo 'Oberschule': 10-18-jaraj lernantoj. Esperanto estas libere elektebla fakrondo (unu foje 45 minutoj/semajno).

Gimnazio 'Ernst-Moritz-Arndt': 10-18-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 2x45-minuta posttagmeza kurso, kiu - same kiel la kurso en la baza lernejo - okazas laŭ la permeso de la federacilanda edukministerio.

La Gimnazio kaj la Esperanto-Societo Südharz subskribis kontrakton kaj ekde 01 februaro 2015 ili fariĝis kunlaborantaj partneroj por plenumi Esperanto-instruadon.

La kursojn en tiuj tri lernejoj gvidas Zsófia Kóródy (oficiala anstataŭanto estas Peter Zilvar). En ĉiuj lernejoj murtabuloj, afiŝoj, faldfolioj informas pri Esperanto.

Por la junaj lernantoj ni organizas foje-foje ekskursojn en la regiono kaj kunvenojn en la Esperanto-Centro. 

Kun amikaj salutoj, Zsofia Korody

Noto: La redakcio gratulas la kolegojn en Herzberg, kaj speciale dankas ilin pro la registrado de la kursoj en nia KURSEJO. 

← Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO Al la listo RISKO-novaĵoj kaj nova kampanjo en marto 2015 →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.