Novaĵoj

En la unua semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-10 13:39:55

Mi deziras informi vin pri la plej lastaj okazaĵoj en la retejo.

  • La malfermo tre bone sukcesis, pri ĝi eblas spekti filmeton en nia Ipernity-paĝo.
  • Jam aliĝis kaj realiĝis pli ol 80 personoj.
  • Markis sin sur la mondmapo 160 membroj.
  • Aldoniĝis en la Kursejo 29 movadaj kursoj, 18 lernejaj kursoj, 22 kursgvidantoj.
  • Mi mem aldonis plurdekon da artikoloj en la Dosierujo. Tiun laboron mi daŭrigos, atendas plia cento da materialoj por aldono.
  • En la nova sekcio Panteono estas jam prezentitaj preskaŭ 30 vivresumoj kaj nekrologoj de meritplenaj forpasintaj Esperanto-instruistoj. Ni plu kolektas materialojn, do, bonvolu sendi proponojn, kontribuaĵojn. Eblos kandidatigi ankaŭ vivajn eminentajn instruistojn, tiun parton de la Panteono ni malfermos la 15an de decembro.
  • Ankaŭ la Forumo havas multajn vizitojn, sed la membroj ankoraŭ ne sufiĉe aktive kontribuas, alparolas. Prenu kuraĝon kaj esprimu viajn pensojn pri la lanĉitaj temoj.

Bedaŭrinde ne funkcias ankoraŭ la mesaĝilo, kaj pro tio mi ne povis averti vin pri la

  • nova ekzerco-kvizo La artefarita bestoĝardeno, kiun Przemyslaw Wierzbowski sendis. Alŝutado de pliaj malnovaj kaj novaj ekzercoj kaj materialoj daŭre okazos.
  • En la semjanfino ni lanĉos novan sekcion kaj tre baldaŭ ni havos ankaŭ novan, multe pli rapdian servilon.

Viaj rimarkoj bonvenas en la kontaktoformularo, opinioj en la gastlibro kaj mondonacoj en la subtenpaĝo.
Bonan aktivan malkovron de la retejo deziras al vi kaj atendas viajn kontribuaĵojn en la listigitaj sekcioj (profilo, mondmapo, kursejo, forumo, gastlibro kaj subtenpaĝo)

via redaktoro: Katalin

Du novaj komprenekzercoj kunlabore kun Radio Verda! Al la listo Nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.