Novaĵoj

Seslingva reta versio de la kurso: Zagreba Metodo

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-07 18:29:18

Aperis reta versio de la kursmaterialo de Zagreba Metodo. Georg Jähnig, ellaboris retejon kaj kun la permeso de la aŭtoro de la materialo Zagreba Metodo aperigis interagan version de la kurso. La 12 lecionoj de la libro alireblas el ses lingvoj: germana, angla, franca, hispana, ĉina kaj malajzia. Ĉe la unuopaj lecionoj  la lernantoj povas vidi kaj aŭskulti en bona prononco la tekston, povas trovi ankaŭ la novajn vortojn, klarigojn pri la rilata gramatiko kaj solvi kelkajn interagajn ekzercojn. Al la lecionoj aldoniĝas ankoraŭ kelkaj resummaterialoj, ekz. la korelativa tabelo, listo de prepozicioj, afiksoj kaj kelkaj laŭtemaj vortlistoj. En la vortostoko de la materialo eblas serĉi laŭ la ses lingvoj. La programo estas libere uzebla kaj komputile kaj en modernaj aplikaĵoj, kiel saĝtelefonoj.   

Vidu ĝin ĉe learn.esperanto.com/.


Poliglotoj ŝatas Esperanton Al la listo Nova Esperanto-kurso por Android-telefonoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.