Novaĵoj

26a de septembro - La Eŭropa tago de Lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-08 23:10:57

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la  mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.

La programoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazu en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Helpmaterialojn liveras ankaŭ tiu ĉi  kaj la alia ELP-paĝo.

Sur la oficialaj hejmpaĝoj de la kampanjo estas publikigita evento-kalendaro, kie eblas vidi la jam registritajn programojn. Ĝis la 9a de septembro 2016 aperis nur 3 Esperanto-eventoj, ĉiuj el Francio. 

Bv. registri viajn programojn ĉi tie kaj en la titolon enplekti la vorton Esperanto kaj aldoni okulfrapan foton. (Bedaŭrinde la komuniklingvo estas la angla.)

Ankaŭ nia paĝaro planas ETL-eventon kaj aktivaĵon. 

La jam tradicia estos riĉigo de nia foruma kolekto "Instruu vian lingvon" kie ni atendas viajn enskribojn. 

Nepre elŝutu kaj utiligu la Esperanto-glumarkon, kiun la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo je nia iniciato aldonis ankaŭ en Esperanto.

Helpe de Esperanto kaj esperantistoj ni povas transformi la Eŭropan Tagon de Lingvoj je MONDA Tago de la Lingvoj. Ĉu ni sukcesos? 

Rekordnombraj studentoj en Poznan Al la listo Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.