Novaĵoj

Katalin baldaŭ gvidos seminarion en KVINPETALO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-05 18:51:29

Ĉi-jare Katalin Kováts, nia redaktoro, multe vojaĝis, gvidis kursojn kaj trejnadojn. Post eventoplena somero kaj kursoplena septembro la sekva kursvojaĝo de Katalin okazos al la staĝejo KVINPETALO, troviĝanta en la mezo de  Francio, en Bouresse.

La dato estas:  inter la 24a kaj la 28a de oktobro.  

La kurso celas personojn, kiuj volas kaj povos aliri lernejojn por enkonduki kursojn pri Esperanto. Katalin celas  en la seminario pripensigi kaj praktike prepari intervenojn de esperantistoj en la elementaj lernejoj, kaj krei atelierojn en gimnazioj kaj liceoj, trovi eblojn kadre de TAP/NAP diskonigi Esperanton.  

Al al 5-taga seminario aliĝis jam dek du personoj, sed estas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj. Ne maltrafu la okazon kaj rapide plenigu ilin! 

Retadreso (por aliĝo kaj por praktikaj demandoj pri la restado): informoj<ĉe>kvinpetalo.org,  telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

Por demandoj pri la enhavo de la staĝo, turnu vin al la gvidonto, Katalin

 

Anonco pri la programo legeblas en la KURSEJO.

Fotoj pri la pasinta seminario de Katalin en la sama loko, en 2014, troveblas en la FOTOALBUMO

FAME-Kulturpremio por nia redaktoro Al la listo ILEI lanĉis filmkonkurson

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.