Novaĵoj

Lasta semestro en Poznan - AMU Poznanon

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-11 19:54:33

La 4an de februaro komenciĝos la lasta semestro por la studentoj de la nuna kursaro de  Interlingvistikaj Studoj en Poznan.
La ĝis nun plej multnombra grupo de 17 personoj sesan fojon vojaĝos al la pola urbo por kunesti dum unu semajno kaj spertiĝi dum la kursoj kaj prelegoj de konataj profesoroj.  La kursanoj: 5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio pli kaj pli proksimiĝas al la finaj ekzamenoj kaj akiro de diplomoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. 

La nuna sesio ankaŭ pro tio gravas, ĉar la studentoj devas finelekti sian temon por la diplomlaboraĵo, verkota ĝis somero kaj defendota dum la lasta renkontiĝo, dum la ekzamentagoj en septembro. 

La studstipendiojn de la kursanoj preskaŭ por ĉiuj financis Esperantic Studies Foundation (ESF) helpe de bonkoraj donacintoj.

Por kovri tiujn kostojn jare ni bezonas ĉ. 5000 eŭrojn. ESF kolektas la donacojn kaj duobligas la ricevitajn sumojn. Tiel ĉiu donacita eŭro/dolaro duobliĝas ĉe ESF. Por 2017 mankas ankoraŭ monrimedoj. 

Se vi povas helpi kunmeti la sumon ĉi-jare bezonatan, bv. kontribui, aliĝi al la personoj kiuj AMAS Poznanon. Por donaci, klaku ĉi tien.

La liston kun la donacitaj sumoj kaj donacintoj eblas vidi ĉe la paĝo de ESF. 

Se vi volas vidi kiel pasis la pasinta semestro en septembro, bv legi nian novaĵon: 

La redaktoro de edukado.net en la nomo de ĉiuj studentoj de Poznano dankas la ĝisnunajn subtenintojn kaj antaŭdankas la novajn donacontojn. 

Ipernity suferigas min Al la listo Lecionoj, lecionoj, lecionoj... 2a raporto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.