Novaĵoj

Trejniĝu intense, rete kaj ĉeeste

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-15 23:51:42

La jaro 2017 signifas multflankan fruktodonan kunlaboron inter edukado.net kaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Katalin Kováts dufoje gvidis unusemajnan trejnadon, organizitan fare de ILEI. La printempan AMO-seminarion en Svislando sekvis seminario kaj lingvokurso dum la ILEI-kongreso en Busan, Sud-Koreio. Dum la tiea komitatkunsido Katalin Kováts, cele al la plialtigo de la abonantoj de Juna Amiko kaj varbado de novaj ILEI-membroj, proponis liberan aliron por la membroj de la Ligo al la riĉa ekzercokolekto "Instrumaterialoj" de edukado.net. Samloke proponis Katalin kreon de laborgrupo, kiu analizas la lernilojn kaj pretigos liston de la plej bonaj kaj utiligeblaj Esperanto-libroj kaj kursoj. Tiucela laboro komenciĝos en decembro 2017. 

Esperanto-Instruista Trejnado 

Edukado.net kaj ILEI faris signifajn paŝojn ankaŭ surkampe de intensa kaj altkvalita trejnado de Esperanto-instruistoj. Kreiĝis du novaj projektoj, kadre de kiuj Katalin Kováts gvidas retan trejnadon, kiun sekvas ankaŭ ĉeesta praktika seminario kun ekzamenoj. Baze de la jam funkcianta 100-leciona kompleksa Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net (RITE) estis kompilita mallongigita kursmaterialo, nur kun la studobjektoj Metodiko kaj Gramatiko, kiujn temojn en 40 lecionoj oni studas rete kun konsultiĝoj, testoj kaj hejmtaskoj. 

1. La programo EIT-Madrido havos la praktikan parton de la trejnado dum la ILEI-kongreso en julio, antaŭ UK. 

2. La programo EIT-Poznan inkludas dufoje unusemajnan praktikan trejnadon en Poznan (Pollando), paralele kun la Interlingvistikaj Studoj (en februaro kaj septembro de 2018). 

Se jamaj RITE-studentoj estas interesataj partopreni ĉeestan trejnadon, ili aparte kontaktu Katalin. 

Por ambaŭ trejnadoj ni akceptas maksimume po 24 personojn. Tiuj ĉi trejnadoj estas unikaj ebloj specialiĝi pri instruado de Esperanto kaj akiri spertojn sub gvido de fakulo, kaj ĉi-okaze ankaŭ la prezoj estas vere favoraj. Profitu el tiu eblo! 

Interesiĝantoj sekvu la ligojn en la anoncteksto kaj okaze de demandoj kontaktu Katalin Kováts

Ni trovu la plej bonajn Esperanto-lernilojn Al la listo Gajnintoj en la konkuro de Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.