Novaĵoj

Novaĵoj pri RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 19:42:15

 

Kvankam lastatempe ni ne raportis regule pri la venkintoj en la ludo RISKO, en tiu ĉi novaĵo ni resumas la unuajn du monatojn de 2018. Jam de longaj jaroj estas du ludantoj, kiuj arde konkuradas por la monataj kaj jaraj venkoj. Estas bone, ke nun en januaro venkis unu, en februaro venkis la alia. Ni kore gratulas al Valentin Melnikov (vmel) el Moskvo kaj Nicole Else (Nicolee) el Aŭstralio pro ilia senĉesa kaj brila ludo. 

Restis nur unu monato ĝis la 5a datreveno de la ludo kaj la lasta eblo ludi ĝin laŭ la malnovaj reguloj. 

 

 

 

 

 

 

Jam de monatoj ni planas ŝanĝi la regulojn, kaj atendas la programistan laboron. Detala informado pri la planoj venos nur post la lasta interkonsento kun la programisto, de kiu dependas ankaŭ la realigo de la planoj. Kiel ajn, eĉ se la programo mem ne pretos por la ŝanĝoj, redaktora, mana interveno efektivigos la plej gravajn modifojn.

Sen detali nun ĉiujn punktojn, ni jam nun povas diri, ke unu el la plej gravaj direktoj estas limigi la ludtagojn kaj la jarajn gajnojn kaj per tio ebligi al pli da personoj esti sukcesaj.

Tiel por pluraj el la regulaj ludantoj la monato marto estos la lasta ludmonato. 

Ni deziras al ili kaj al ĉiuj sukcesan kaj ĝojplenan konkuradon. 

Nederlandaj lernejanoj atendas viajn salutkartojn Al la listo Kiu kaj kie deziras kunorganizi KER-sesion?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.