Novaĵoj

Elŝuteblas nia jarraporto pri 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-27 10:02:36

 

 

Ni informas vin ke nun elŝuteblas nia jarraporto pri 2017.

La baza versio troviĝas en la DOSIERUJO ,  klaku al la apuda foto. 

La pli ampleksa versio, kune kun la detala financa raporto, legeblas nur al niaj sponsoroj.  Ĝi elŝuteblas en la paĝo internaj raportoj por la sponsoroj.

Ni petas ĉiun membron ensaluti en la paĝaron kaj tiel aktivigi la membrecon. En majo ni purigos nian membroliston kaj forigos tiujn, kiuj en la lastaj tri jaroj eĉ ne ensalutis. 

Ni esperas, ke en la raporto vi trovas multajn interesajn informojn kaj stimulon je pli aktiva uzo de la retejo kaj ties servoj. 

Viaj komentoj aŭ demandoj bonvenas en la dosierujo sub la dokumento. 

Ni dankas ĉiujn kunlaborintojn kaj subtenantojn de nia retejo. 

En la nomo de la estraro de la Fondaĵo Edukado.net, Katalin Kovats, redaktoro 

Gravaj ŝanĝoj en la reguloj de RISKO Al la listo La plej bona ideo por ĉiuj - recenzo pri teatraĵo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.