Novaĵoj

Ankoraŭ eblas aliĝi al la 5a Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2020-09-03 18:19:48

5-a INTERLINGVISTIKA SIMPOZIO    -     Rolo de lingvoj en interkultura komunikado
5th INTERLINGUISTICS SYMPOSIUM  -   
The role of languages in intercultural communication
5. SYMPOZJUM INTERLINGWISTYCZNE   -  
Rola języków w komunikacji międzykulturowej

 

Ni memorigas vin pri tio, ke la Interlingvistikaj Studoj (Etnolingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvinan internacian interlingvistikan simpozion inter 17-18.09.2020 en Poznano en virtuala formo.

La ĉefa temo estas Rolo de lingvoj en interkultura komunikado. Dum la du tagoj okazos 60 fakaj prelegoj, en tri paralelaj blokoj. La tri laborlingvoj de la simpozio estas: Esperanto, angla kaj la pola. 

La simpozio ligiĝas al la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, la organiza komitato konsistas el ties kunlaborantoj: Ilona Koutny, prof., Ida Stria, dr kaj Michael Farris, mgr.

 La aranĝon finance sponsoras Esperantic Studies Fondation (ESF), realiĝas E@I kaj en la organizaj taskoj helpas ankaŭ edukado.net.  

    La fakan aranĝon ni konsilas priatenti al lingvistoj, sociologoj, instruistoj kaj proponas informadi pri ĝi en la landaj universitataj kaj sciencaj rondoj. Al la evento eblas senpage aliĝi ĝis la 15a de septembro. La aliĝintoj povos sekvi vive la prelegojn, kaj ankaŭ tio ne estas problemo, se la prelegtempoj estas ekster ilia komforta tempozono, ĉar dum unu monato post la evento ĉiu aliĝinto povos  (re)vidi la programojn en la reta platformo de la simpozio. 

Jen la paĝoj kie vi povas trovi la detalan programon kaj la aliĝilon:  en Esperanto  -  Angla  kaj   Pola

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo Al la listo Mardon reta prelego kaj diskuto pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.