Novaĵoj

Bonvolu registri viajn kursojn, ankaŭ la virtualajn

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-10-07 23:40:53

Nia redakcio petas ĉiujn, kiuj gvidas kurson, instruas Esperanton, ĉu en movada aranĝo, ĉu en ajna tipo de lernejo, ili registru siajn kursojn en la KURSEJO

Nuntempe la tutmonda situacio ŝajnas tre mizera, almenaŭ laŭ la registraĵoj. 

 

 

Ekz. la 9 registritaj lernejaj kursoj funkcias en tri landoj: en Francio (7), en Litovio kaj Germanio po unu. Kaj jen la fino. Tio estas ĉio en la tuta mondo. Ĉu vere? Pliajn detalojn vidu en la statistikaj paĝoj. 

La KURSEJO  estas la oficiala loko, kie ILEI kaj UEA esperas vidi la situacion de instruado de Esperanto en la tuta mondo. La informoj helpus nin ĉiujn en nia informado pri Esperanto, konvinko de instancoj enkonduki ĝin en lernejojn kaj lingvopolitike pruvi, ke la Internacia Lingvo estas instruata en multaj lokoj. 

En la baldaŭ aperonta Manlibro pri instruado de Esperanto aperos artikolo, en kiu ni detale klarigas la gravecon de la registrado de kursoj.

La koncernan tekston vi povas legi ĉi tie.  aŭ klaki al la apuda bildo.

En la KURSEJO ekde nun eblas registri ankaŭ virtualajn kursojn, kaj se vi jam registris tian, sed ne povis marki la 'virtualan karakteron' de la kurso, vi povas nun reiri al la registraĵo kaj aldoni tiun trajton. 

Antaŭ kelkaj jaroj por atingi, ke multaj registru siajn kursojn, ni devis fermi la sekcion Instrumaterialoj kaj nur tiuj ricevis liberan aliron, kiuj registris siajn kursojn. Ni ne volas denove enkonduki tiun limigon, sed se longe restos nur tiom malalta la nombro de la registraĵoj, ni devos fari tiun paŝon. 

Ni esperas je via kunlaboro. Ek al la KURSEJO.

Pretas la Manlibro pri instruado - antaŭmendu ĝin! Al la listo Rekorda Interlingvistika Simpozio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.