Novaĵoj

Sep novaj personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-12-14 21:12:26

Okaze de la 22a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.

Ni kreis PANTEONOn por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por la premioj.

Ni havas entute sep novajn panteonanojn el landoj: Vjetnamio, Francio, Sud-Koreio, Italio, Ĉinio, Hispanio kaj  Germanio.


 

Ekkonu la agadon de la novaj panteonanoj:

Klakante al ilia nomo vi povas legi ilian biografion. Ni petas vin lasi gratulvortojn aŭ dividu kun ni viajn memoraĵojn sub la prezento de la unuopaj personoj. La premiatoj ricevos tuj mesaĝe viajn vortojn.

Ngoc Lan NGUYEN THI (Vjetnamio),

Françoise NOIREAU (Francio),

Inhye GIM (Ella) (Sud-Koreio),

Elda DOERFLER (Italio),

Li WEILUN (Ĉinio),

Vicente MANZANO-ARRONDO (Hispanio) kaj

Heinz-Wilhelm SPRICK (Germanio).


Korajn gratulojn al niaj elektitaj gekolegoj, kaj koran dankon al ĉiuj en la mondo, kiuj instruas aŭ agadas por la disvastigo de nia lingvo.


Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net 

Ekparolu! en la jaro 2023 Al la listo Invito al nia naskiĝtaga festo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.