Novaĵoj

Premio La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2024-02-05 22:40:43

Premio La Torre

Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre (1946 – 2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998 – 2003).

En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj por la konkurso  estas:

  • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
  • Interkultura edukado per Esperanto
  • Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
  • Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
  • Retaj kursoj pri Esperanto
  • Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni ĝis la 30a de aprilo 2024. 

La sinanonco prezentu koncize:

  • La kandidaton: plena nomo, institucio, pozicio/posteno, esplorinteresoj, ĝisnunaj esplorspertoj 
  • La temon: titolo, konciza esplorplano, celoj kaj atendataj rezultoj de la esploro

La Estraro de ILEI kaj la familio La Torre starigos juĝ-komisionon en rilato kun la proponitaj esplortemoj de la kandidatoj. Ĝi sekvos kaj pritaksos la esplorlaborojn, kiuj devos esti dokumentitaj kaj priskribitaj per esplorraporto ampleksa inter 20 kaj 30 A4-paĝoj, ne publikigita nek planita por publikigo aliloke.

Limdatoj 

  • 2024/04/15: Sinanonco/kandidatiĝo, 1 paĝo
  • 2024/06/15: Resumo kaj strukturo de la esplorraporto, 2 paĝoj
  • 2024/09/30: Skiza mezperioda esplorraporto, 3-5 paĝoj  
  • 2024/10/31: Pritakso kaj konsiloj al la kandidatoj 
  • 2024/12/31: Definitiva esplorraporto, ne publikigita antaŭe nek planata por publikigo ĉe alia eldonisto, 20-30 paĝoj
  • 2025/02/28: Anonco pri gajninto 
  • 2025/03/15: Solena konkludo de la konkurso kun proklamo de la rezultoj (virtuala evento)

Ĉiuj kandidatoj verku siajn sinanoncon, resumon, mezperiodan kaj definitivan esplorraportojn en Esperanto kaj transdonu ilin ĝis la difinita limdato rete al ilei.prezidanto(ĉe)gmail.com, kaj la prezidanto transdonos ilin al la familio La Torre, al ILEI kaj al la juĝ-komisiono. La gajninto devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵopor la familio La Torre kaj diversaj gravaj E-bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni savu niajn semojn”.

La Premio La Torre konsistas el sumo de 700 eŭroj kaj diplomo. La sumo estos ĝirita al UEA-konto de la gajninto, aŭ alia konto indikita de la gajninto. Eventualaj bankkostoj estos subtrahitaj de la premia sumo. 
ILEI retenas la rajton aperigi en siaj publikaĵoj la gajnintan esplorraporton . 
La konkurso La Torre okazis jam tri fojojn, en 2015, 2018 kaj 2022. ILEI kuraĝigas studentojn en la fakoj rilataj al la konkurso, precipe magistrajn kaj doktorajn kandidatojn, adapti siajn ne publikigitajn laboraĵojn al postuloj de la konkurso kaj kandidatiĝi por la premio. 

Ahmad Reza Mamduhi
prezidanto de ILEI
 

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj Al la listo Forpasis Profesoro Wim Jansen (NL)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.