Novaĵoj
Volontulo serĉatas por Tuluzo
Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-04 15:34:54
Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de la asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon.
Ĉio estas detalita sur la asocia retejo.Por pliaj informoj kontaktu Christophe Chazarein.
La kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto.
← Enkonduka seminario por Cseh-instruistoj en Belgrado | Al la listo | Kiel helpi al la movado en Indonezio? → |