Poŝamiko

 

Jen la plej populara Esperanto-libro, kiu vendiĝis jam en 11 500 ekzempleroj. 

La libron verkis  Beatrice Allée kaj Katalin Kováts

La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigilojn. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kaj kolore ilustritaj.

La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj.

Aperis pri la libreto recenzo en IPR 06/4. verkita de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren kun la titolo: Malgranda - sed kia amiko! Vidu la tekston!

                                                        La libro kostas 5 eŭrojn.  Viajn mendojn sendu al la redakcio.

                                                       Ekde julio 2022 elŝuteblos ankaŭ la sonversio de la libro!!! 

 

Jen reiro al la kuna mendilo de la Manlibro kaj Poŝamiko. 

 

Jen kelkaj specimenpaĝoj el la libro:

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

NOVAĴOJ ekde la 7a eldono

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Enhavo de la nova, 7a eldono:

Antaŭparolo - 1. Salutoj - 2. Kiu vi estas? - 3. Mirinfanoj - 4. Kolora matematiko - 5. Numeroj - 6. Horloĝoj - 7. Kioma horo estas? 8. Kiam? - 9. Buntaj balonoj - 10. Verboj - 11 - N-finaĵo - 12. Helpverboj - 13. Komparu! - 14. Tabelvortoj - 15. Inspektoru! - 16. Ili rigardas sin - 17. Hararsekigado - 18. Prepozicioj 1 - 19. Prepozicioj 2 - 20. Taso da kafo - 21. Trinkaĵoj - 22. Heliĝas - 23. Haltigu ĝin! - 24. Afiksoj - 25. Ŝuistilaro - 26. Deĉifru! - 27. Unua letero - Solvoj - 28. Familio - 29. Naskiĝmisteroj - 30. Korpopartoj - 31. Terure malsana - 32. Vestaĵoj - 33. Domoj - 34. Bestoj - 35. Manĝaĵoj - 36. Fruktoj - 37. Legomoj - 38. Manĝilaro - 39. Bonan apetiton! - 40. Kaptiloj - Dorsa kovrilo: Alfabeto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.