Ĝeneralaj informoj
Nacilingva titolo: | Daŭro, demokrateco kaj komunumeco en esperantaj dissendolistoj |
Resumo: | En la unua parto la aŭtoro priskribas la staton kaj ecojn de Esperanto-dissendolistoj rigarde al ilia grava rolo kiel medioj de iniciado en kaj diskutado pri la internacia lingvo kaj kiel komunikilo pri kiu ajn temo.
Plej gravaj konstatoj estas la rapida amasa kreiĝo de kaj denove silentiĝo de la dissendolistoj, ilia malforta rolo kiel komunumo de argumentado (laŭ McKerrow) en la periodo de 2010 ĝis fino de 2016.
Sekvas resumo de teorioj en la scienca literaturo pri ilia socia karaktero, kun speciala atento al la aspekto de demokrata interkonsiderado inter la membroj, sendepende de la ĉirkaŭa politika sistemo, kaj la strebado laŭ la esperantisma ideologio disvolvi interkulturan orientiĝon inter ĝiaj adeptoj kaj dividi inkludeman sintenon.
La aŭtoro konstatas streĉecon inter la ideo de Swales, ke lingvokomunumo estas alcentra, kaj la praktiko de la E-dissendolistoj, kies influo al la diskurso estas pli centrofuĝa, kaj sur la nivelo de apartaj listoj kaj en la opiniformado pri lingvo kaj movado ĝenerale. Tial estas malrealece rigardi la esperantistaron komunumo, ĉu lingva, ĉu diskursa. En sama direkto montras la eksterordinare granda elcento de deflankuloj (mezume pli ol 90% de la membroj de 77 dissendolistoj) konforme al la tezo de Kraus, ke diskursaj komunumoj baras ne-partoprenantojn. Grava handikapo por fari diskursan komunumon estas la malsameco de nivelo de kogneco (ĉiuj scioj de la fizika ĉirkaŭaĵo, kutimoj, spertoj kaj kapabloj).
La aŭtoro proponas la grandon log2(m) kiel indikilon de tio, kion li nomas la influpremo de kontribuanto al retdiskutlisto kaj esploras la distribuon de tiu indikilo trans la membroj en samplo de dek naŭ dissendolistoj. Surbaze de ĝia normigita valoro (mi estas la nombro de mesaĝoj de kontribuanto i, p la nombro de mesaĝantoj) estas proponataj kvar tipoj de kontribuantoj al dissendolistoj: deflankuloj, unumesaĝantoj, plurmesaĝantoj, oftuloj kaj specialistoj.
Montriĝas, ke la distribuo de relativaj influpremoj de la plurmesaĝantoj, sekvas pli-malpli geometrian vicon, sed ke la influpremoj de la grupeto de oftuloj ĝenerale kreskas pli rapide ol tiuj de la plurmesaĝantoj. Specialistojn oni rekonas per malmultaj mesaĝoj, sed ĉiuj legas ilin.
Diversaj indikiloj estas uzataj por kompari la kvaliton de la dissendolistoj en la samplo, ekzemple per la relativa nombro de deflankuloj kaj la inversa rilato inter la nombro de plurmesaĝantoj kaj la proporcio de influpremo inter nombre najbaraj mesaĝantoj.
La aŭtoro spekulacias pri individuaj kaŭzoj aŭ motivoj de la kontribuemo de membroj de dissendolistoj. La uzado de la termino "komunumo de argumentado" estas kritikata, ne mirinda pro la malsukcesa komunikado kaŭzata de manko de uzreguloj, de aŭtoritato(j), de persona interkonateco, pro sennomaj ensendaĵoj de kontribuantoj kaj nenecesa uzado de la nacia lingvo. Krome la eksteraj faktoroj de Edwards influas la procezojn de ekskludemo aŭ inkludemo.
Per skriba enketo al membroj de la dissendolistoj en la samplo la aŭtoro klopodas informiĝi pri la politika sinteno de la membroj laŭ la divido de Dahlberg: ĉu interkonsiderada, liberal-individualisma aŭ komunisma. Tiu provo malsukcesas ĉefe pro la diferencoj inter temoj traktataj de esperantanoj kaj la temoj sur politika tereno, kiuj inspiris Dahlberg al sia divido. Surbaze de la ricevitaj respondoj Alia divido de sintenoj estas proponata supozeble pli adekvatan al la regantaj sintenoj de esperantanoj.
La aŭtoro rekomendas en ĉapitro 8 la uzadon de retforumoj, per kiuj asignitaj por tio argumentantoj povas favori la kreadon de komunumoj de argumentado bazitaj sur egaleca kogna ĉirkaŭaĵo.
En ĉapitro 10 sekvas serio da komentoj pri la simptomoj kaj kaŭzoj de mankhava funkciado de la Esperanto-movado: ofta ne-menciado de objektivoj de dissendolistoj, la fermiteco de landaj retdiskutlistoj al eksterlandanoj, la ne-ekzisto de kunordigado inter agadoj de landaj asocioj kaj la rolo en tio de la kupola organizaĵo Universala Esperanto Asocio.
Fine la aŭtoro substrekas la mankon de io en Esperantujo, kio estas komparebla kun dokumentebla publika opinio. Se la landaj asocioj funkcius kiel sekcioj de UEA, tio kreus la kondiĉojn sub kiuj privataj komerce mastrumataj organizaĵoj kiel Duolingo, Ekparolu, E@I kaj aliaj povus daŭri flori. Se tia evoluo ne okazos, la movado daŭros konsisti ĉefe el intelekta elito, dum ĝi sur baza nivelo estas rigardata kiel sekto.
--------
The most important findings are the fast massive creation and reversal depleting of the mailing lists (Yahoo and Google), their weak role as an argument community (as defined by Raymie McKerrow) in the period of 2010 to the end of 2016 and the immensely high percentage of lurkers in those forums. Thus it is unrealistic to consider the Esperanto speakers as one community, whether linguistic, or discursive.
The author offers the magnitude log2(m) as an indicator of what he calls the contributor's influence pressure on a mailing list and explores the distribution of that indicator across the members in a sample of nineteen mailing lists. Based on its standardized value (log2(mi)+1)/(log2(Πmr)
(mi is the number of messages of contributor i, p the number of messengers) four types of contributors to mailing lists are proposed: lurkers, single
contributors, repeat messengers, prolifics and specialists.
The use of the term "argumentation community" for any mailing list meets criticism, not surprisingly because of failing communication from the lack of rules of usage, of authority(ies), of interpersonal familiarity, anonymous submissions and unnecessary use of the national language. He stresses the lack of something in Esperanto, which is comparable with a documentable public opinion.
The author recommends the use of internet forums, by which specifically assigned argumentators can foster the creation of argument communities, based on an egalitarian cognitive environment. |
Aŭtoro: | DERKS, Johan |
Lingvo(j): |
Esperanto |
Traduko de la titolo: | Daŭro, demokrateco kaj komunumeco en esperantaj dissendolistoj |
Klasifiko: |
Alia |
Jaro: | 2017 |
Amplekso: | 51 paĝoj |
Prezento-loko: |
Tipo | universitato |
Nomo | UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ |
Sekcio | Interlingvistika |
Lando | Pollando |
Adreso | Collegium Novum
al.Niepodległości 4
61-874 Poznań |
Retejo | ligilo |
|
Tem-gvidanto(j): | Prof. UAM dr hab. Ilona Koutny |
Precizigo: | postdiploma (sentitola) |
Loko de publikigo: | https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmEdW1XeDJycHZlcnc |
Kontakteblo kun la verkinto: | johan.derks@gmail.com
Zorice Božović 15
11222 Beograd, Serbujo |
Ŝlosilvortoj: | diskurso, Esperanto dissendolistoj, lingva komunumo, argumenta komunumo |
Kreodato: | 2017-10-03 16:25:02 |
Lasta redakto: | 2017-10-08 16:30:42 |
Montroj: | 7437 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 35; Viaj elŝutoj: 0
(Diplomlaboraĵo)
Daŭro, demokrateco kaj komunumeco en esperantaj dissendolistoj
.pdf
Elŝutoj sume: 35
Kreodato: 2017-10-03 16:32:21
|
Resumo
En la unua parto la aŭtoro priskribas la staton kaj ecojn de Esperanto-dissendolistoj rigarde al ilia grava rolo kiel medioj de iniciado en kaj diskutado pri la internacia lingvo kaj kiel komunikilo pri kiu ajn temo.
Plej gravaj konstatoj estas la rapida amasa kreiĝo de kaj denove silentiĝo de la dissendolistoj, ilia malforta rolo kiel komunumo de argumentado (laŭ McKerrow) en la periodo de 2010 ĝis fino de 2016.
Sekvas resumo de teorioj en la scienca literaturo pri ilia socia karaktero, kun speciala atento al la aspekto de demokrata interkonsiderado inter la membroj, sendepende de la ĉirkaŭa politika sistemo, kaj la strebado laŭ la esperantisma ideologio disvolvi interkulturan orientiĝon inter ĝiaj adeptoj kaj dividi inkludeman sintenon.
La aŭtoro konstatas streĉecon inter la ideo de Swales, ke lingvokomunumo estas alcentra, kaj la praktiko de la E-dissendolistoj, kies influo al la diskurso estas pli centrofuĝa, kaj sur la nivelo de apartaj listoj kaj en la opiniformado pri lingvo kaj movado ĝenerale. Tial estas malrealece rigardi la esperantistaron komunumo, ĉu lingva, ĉu diskursa. En sama direkto montras la eksterordinare granda elcento de deflankuloj (mezume pli ol 90% de la membroj de 77 dissendolistoj) konforme al la tezo de Kraus, ke diskursaj komunumoj baras ne-partoprenantojn. Grava handikapo por fari diskursan komunumon estas la malsameco de nivelo de kogneco (ĉiuj scioj de la fizika ĉirkaŭaĵo, kutimoj, spertoj kaj kapabloj).
La aŭtoro proponas la grandon log2(m) kiel indikilon de tio, kion li nomas la influpremo de kontribuanto al retdiskutlisto kaj esploras la distribuon de tiu indikilo trans la membroj en samplo de dek naŭ dissendolistoj. Surbaze de ĝia normigita valoro (mi estas la nombro de mesaĝoj de kontribuanto i, p la nombro de mesaĝantoj) estas proponataj kvar tipoj de kontribuantoj al dissendolistoj: deflankuloj, unumesaĝantoj, plurmesaĝantoj, oftuloj kaj specialistoj.
Montriĝas, ke la distribuo de relativaj influpremoj de la plurmesaĝantoj, sekvas pli-malpli geometrian vicon, sed ke la influpremoj de la grupeto de oftuloj ĝenerale kreskas pli rapide ol tiuj de la plurmesaĝantoj. Specialistojn oni rekonas per malmultaj mesaĝoj, sed ĉiuj legas ilin.
Diversaj indikiloj estas uzataj por kompari la kvaliton de la dissendolistoj en la samplo, ekzemple per la relativa nombro de deflankuloj kaj la inversa rilato inter la nombro de plurmesaĝantoj kaj la proporcio de influpremo inter nombre najbaraj mesaĝantoj.
La aŭtoro spekulacias pri individuaj kaŭzoj aŭ motivoj de la kontribuemo de membroj de dissendolistoj. La uzado de la termino "komunumo de argumentado" estas kritikata, ne mirinda pro la malsukcesa komunikado kaŭzata de manko de uzreguloj, de aŭtoritato(j), de persona interkonateco, pro sennomaj ensendaĵoj de kontribuantoj kaj nenecesa uzado de la nacia lingvo. Krome la eksteraj faktoroj de Edwards influas la procezojn de ekskludemo aŭ inkludemo.
Per skriba enketo al membroj de la dissendolistoj en la samplo la aŭtoro klopodas informiĝi pri la politika sinteno de la membroj laŭ la divido de Dahlberg: ĉu interkonsiderada, liberal-individualisma aŭ komunisma. Tiu provo malsukcesas ĉefe pro la diferencoj inter temoj traktataj de esperantanoj kaj la temoj sur politika tereno, kiuj inspiris Dahlberg al sia divido. Surbaze de la ricevitaj respondoj Alia divido de sintenoj estas proponata supozeble pli adekvatan al la regantaj sintenoj de esperantanoj.
La aŭtoro rekomendas en ĉapitro 8 la uzadon de retforumoj, per kiuj asignitaj por tio argumentantoj povas favori la kreadon de komunumoj de argumentado bazitaj sur egaleca kogna ĉirkaŭaĵo.
En ĉapitro 10 sekvas serio da komentoj pri la simptomoj kaj kaŭzoj de mankhava funkciado de la Esperanto-movado: ofta ne-menciado de objektivoj de dissendolistoj, la fermiteco de landaj retdiskutlistoj al eksterlandanoj, la ne-ekzisto de kunordigado inter agadoj de landaj asocioj kaj la rolo en tio de la kupola organizaĵo Universala Esperanto Asocio.
Fine la aŭtoro substrekas la mankon de io en Esperantujo, kio estas komparebla kun dokumentebla publika opinio. Se la landaj asocioj funkcius kiel sekcioj de UEA, tio kreus la kondiĉojn sub kiuj privataj komerce mastrumataj organizaĵoj kiel Duolingo, Ekparolu, E@I kaj aliaj povus daŭri flori. Se tia evoluo ne okazos, la movado daŭros konsisti ĉefe el intelekta elito, dum ĝi sur baza nivelo estas rigardata kiel sekto.
--------
The most important findings are the fast massive creation and reversal depleting of the mailing lists (Yahoo and Google), their weak role as an argument community (as defined by Raymie McKerrow) in the period of 2010 to the end of 2016 and the immensely high percentage of lurkers in those forums. Thus it is unrealistic to consider the Esperanto speakers as one community, whether linguistic, or discursive.
The author offers the magnitude log2(m) as an indicator of what he calls the contributor's influence pressure on a mailing list and explores the distribution of that indicator across the members in a sample of nineteen mailing lists. Based on its standardized value (log2(mi)+1)/(log2(Πmr)
(mi is the number of messages of contributor i, p the number of messengers) four types of contributors to mailing lists are proposed: lurkers, single
contributors, repeat messengers, prolifics and specialists.
The use of the term "argumentation community" for any mailing list meets criticism, not surprisingly because of failing communication from the lack of rules of usage, of authority(ies), of interpersonal familiarity, anonymous submissions and unnecessary use of the national language. He stresses the lack of something in Esperanto, which is comparable with a documentable public opinion.
The author recommends the use of internet forums, by which specifically assigned argumentators can foster the creation of argument communities, based on an egalitarian cognitive environment.
|
|