Kio estas Esperanto? – tekstis demando de kontrolo en lerneja kurso. La titolo de tiu ĉi artikolo estis unu el la respondoj. Esperanto iĝis materio, t.e. studmaterialo por ĉ. 600 lernantoj en la urbo Mazara del Vallo ekde la fino de januaro 2012.
Itala Esperanto-Federacio invitas eksterlandajn instruistinojn por plurmonataj periodoj, kaj tiuj kolegoj paralele en pluraj lernejoj kaj klasoj, aldone ankaŭ en la urbo instruas Esperanton.
La revo - ke Mazara estu Esperanto-urbo - pli kaj pli realiĝas.
Sube ni publikigas fakan raporton kaj analizon de nia kolegino pri la spertoj.