Novaĵoj

Raporto de Monique Arnaud pri la volontulado en Mazara del Vallo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-06 12:02:18


Monique Arnaud, franca esperantistino, profesia instruistino pri la angla lingvo, danke al finance subteno de Eŭropa Unio fine de la jaro 2012
 volontulis ĉe la Cnetro por Esperanto kaj Interkulturo (CEI), en la sicilia urbo Mazara del Vallo. Dum sia 6-semajna restado en la urbo ŝi instruis Esperanton ĉiusemajne en 7 klasoj kaj prezentis la lingvon al dekoj da homoj en la urbo dum 6 semajnoj.

Jen ŝia mallonga raporto pri la spertoj, verkita por edukado.net.
"Mi vojaĝis al Mazara del Vallo en novembro. Estis iomete frue en la lernojaro, kiam ĵus komenciĝis la organizado de kursoj. Same sinanoncis Kimie Markarian, japana fakulino, por prezentado de Sorobano pere de Esperanto. Do, mi konsciis, ke mi devis tuj instrui ne nur la salutformojn kaj bazajn parolturnojn, sed ankaŭ la numeralojn. Tion mi faris en elementa lernejo al 3 klasoj kun po 20 lernantoj uzante la libreton Poŝamiko. Tre plaĉis al la infanoj la malkovro de Sorobano kaj konkreta laboro. Poste mi instruis la alfabeton kaj ludigis la infanojn per ludo - simila al Bingo - en kiu la temo estas fruktoj kaj legomoj. Ili konkrete taksas sian aŭdkapablon kaj kun granda plezuro mi vidis ke iu infano – kiu suferas pro aŭtismo - aktive partoprenis. La instruistino miris pri tiu atingo kaj estis ĝojo por ĉiu en la klaso! Infanoj ŝatas uzi plensignifajn frazojn: « ĉu mi povas iri al la necesejo ?» estis uzata pli ofte ol necese (laù mi ) … nur por ĝui tujan konkretan permeson. La lastan matenon, patrino de lernantino vizitis min kaj proponis organizon de privataj kursoj en ilia hejmo en januaro por kelkaj infanoj. Ŝi klarigis, ke ŝia filino tre aprezis la kursojn kaj ŝi kredas en la valoro de Esperanto.
En mezgrada lernejo mi same devis instrui bazajn konojn, necesaj por la prezentado de Sorobano kaj poste uzis miksajn instrumetodojn. Estis foje malfacile kiam parto de lernantoj jam lernis la lingvon pasintjare kaj la alia parto malkovris ĝin nun, kun mi. En unu klaso ĉeestis la instruistino, kiu malkovrante la lingvon, entuziasmiĝis pri ĝi kaj forte kuraĝigis la infanojn lerni ĝin. Pro kono de aliaj lingvoj ŝi montris la similecon kaj samtempe la avantaĝojn pro la klareco kaj reguleco de Esperanto.
Dankojn al Katalin Kovats, Anna Löwenstein, Elisabetta Formaggio, Rolande Cleizergues, Przemek Wierzbowski, Sara Spanò kaj Kosmo Strategio Ltd., kiuj diversmaniere, sed multe helpis mian laboron en Mazara."

Tago de Esperanto-libro en Gdańsk (Pollando) Al la listo Denove EU-subvencioj por instruista trejnseminario dum la Kongreso de Esperanto en Italio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.