Novaĵoj

Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-11 23:54:59

Estas nur du semajnoj ĝis la 26a de septembro, la Eŭropa Tago de Lingvoj . Festi la plurlingvecon, okupiĝi pri lingvolernado estas vere io, kion ni, esperantistoj, opinias NIA AFERO , kaj tiel la festo estas ankaŭ NIA FESTO . Ĝis nun nur 5 registritaj Esperanto-aranĝoj troviĝas sur la paĝaro de la organizantoj, filialo de la Konsilio de Eŭropo. La malgranda interesiĝo flanke de esperantistoj ĉi-jare malhelpis atingi, ke ankaŭ Esperanto aperu inter la klariglingvoj de ilia paĝaro....

Legi pli...

Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-05 17:52:08

Okaze de la Tago de la lingvoj ni proponas priatenti la laŭdindajn laboron kaj rezultojn de esperantistoj sur la paĝaro TATOEBA   Vi tie trovos plurlingvan frazaron. Vi tuj rimarkos la Esperantan flagon dekstre sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas en la dua loko inter pli ol cent lingvoj. La nombro de enretaj personoj troviĝas tute malsupre de la paĝo. Tre ofte pli ol cent vizitantoj el la tuta mondo samtempe vizitas la retejon. Tiel ĉiuj vidas, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj prosperas! Jen fakte tute...

Legi pli...

Kiel kontribui al la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-05 08:18:07

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre...

Legi pli...

Kiun libron ni elektu?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-30 19:06:09

Komence de la lernojaro (almenaŭ en la norda hemisfero) multaj el la kolegoj bezonas helpon kaj konsilojn pri elektotaj lernolibroj. Per rapida enketo ni ŝatus eksciis kiujn librojn vi uzas kutime, kial vi elektis ĝuste tiujn. Ni invitas vin kontribui, diskuti. Vi certe povas helpi kaj eble ekkonas ankaŭ ion novan. La diskuto disvolviĝas en la FORUMO .    ...

Legi pli...

Eŭropa Unio subtenis intensan metodikan seminarion pri Esperanto-instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-28 14:07:59

    Inter la 16a kaj 24a de aŭgusto okazis metodika seminario dum la Itala Kongreso, en Mazara del Vallo, Sicilio. La seminarion, gvidatan de Katalin Kovats, partoprenis 8 personoj, el kiuj 4 junuloj estis subvenciataj de Eŭropa Unio, kadre de Grundtvig-projekto.  Krom Axel Rousseaux , Sebastan Montagne el Francio, la dana Jonas Dalmose kaj la ĉeĥa Miroslav Hruŝka (stipendiitoj), aliĝis al la kurso proprakoste Caroline...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.