Novaĵoj
ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20
Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-19 17:41:02
La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20 , okazantan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992.
Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori...
Sukcese finiĝis la TUTMONDA KER-ekzameno
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-10 11:19:47
La 9an de Junio 2012 kun granda sukceso ni okazigis la Tutmonda KER-ekzamensesion, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356personoj el la antaŭe aliĝintaj 380.
La eventon organizis kaj reĝisoris Katalin Kovats, utiligante por tio ĉiujn eblojn kaj magiojn de la paĝaro edukado.net kaj aliaj komunikiloj.
En la ekzamenlokoj helpis ŝin sesdeko da antaŭe de ŝi trejnitaj lokaj komisiitoj, kiuj tre diligente kaj respondecplene plenumis siajn taskojn.
La eventon - sekve de sistema kaj antaŭplanita informado - multloke vizitis ĵurnalistoj, televidaj teamoj, kaj atendeblas (aŭ...
Hodiaŭ okazas la TUTMONDA KER-sesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-07 17:31:13
La 9an de junio 2012 okazos la Tutmonda Skriba KER-ekzamensesio de UEA-ITK, kadre de kiu 380 esperantistoj en 29 urboj de 17 landoj trapasos samtempe la KER-ekzamenon pri Esperanto.
La mondvastan eventon Katalin Kováts, estro de la ekzamenkomisiono de UEA preparas jam de pluraj monatoj tra sia paĝaro www.edukado.net. Ŝian laboron helpis sesdeko da lokaj organizantoj.
Cele al la sukcesa prepariĝo al la ekzamenoj en dudek lokoj okazis apartaj preparkursoj kaj provsesioj.
La evento en la diversaj ekzamenlokoj...
Grava peto - RIO+20 / fina voĉdonado kun ŝancoj por ni
Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-06 23:55:36
Alvoko baze de la cirkulero de Stefan Keller:
Ĵus komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20.
Du rekomendoj de esperantistoj eniris la voĉdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj laŭtemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado.
Nun la tuta mondo povas facile voĉdoni, sen neceso registriĝi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvoĉojn (pli ol por la antaŭa fazo) por ke ili havu ŝancon esti inter la 3 elektotaj.
La du...
Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-25 12:07:37
En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Tauyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj kaj la projekto havas ŝancojn
atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ.
La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon.
Nia redakcio ĵus...