Novaĵoj

K. Kováts pri Hajnano kaj la Tutmonda KER-ekzameno en la Pola Retradio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-04 23:22:40

                                Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi en la  Pola Retradio / programo de la 4a...

Legi pli...

Edukado en la Estraro de UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-30 15:17:54

  La Estraro de UEA en la 30a de aprilo en Roterdamo diskutis la edukajn projektojn kaj temojn dum du horoj kaj duono. Unue la reprezentanto de ILEI resumis atingojn kaj mankojn de la lasta periodo kaj disdonis raporton pri la nuna stato de ILEI. En tiu periodo la gvido de la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta teamo, kaj la kurso 125 proponata de ILEI restos por realigi tra pli longa periodo.    Pri ekzamenoj, oni konstatis kun admiro la sukceson de la Tutmonda Skriba Ekzamentago...

Legi pli...

Trejniĝu pri Esperanto-instruado en Sicilio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-29 11:29:03

De la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 okazos profesia trejnkurso pri lingvoinstruado, organizita de edukado.net, Itala E-Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd. en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kadre de la venonta Itala Kongreso de Esperanto . La gvidanto estos la D-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net . La kurso estas oficiale listigita en la EU-datumbazo pri trejnkursoj ( referenca numero: IT-2012-805-001 ). Kvar homoj sukcesis ricevi stipendion de EU por partopreni ĝin. Por permesi al plej multe da homoj partopreni en la...

Legi pli...

TEJO subvencias la KER-ekzamenitojn

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-26 22:44:23

      Kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonos al siaj membroj 15 € post kompleksa ekzameno kaj 7,50 € post nur skriba aŭ nur parola sesio.  La subvencio validas ĉi-jare por ajna ekzamensesio, sed nun precipe aktualas pro la Tutmonda Skriba KER-Sesio , okazonta la 9an de junio, inter kies pli ol 220 aliĝintoj el 15 landoj kaj 26 urboj estas multaj junuloj.  Vidu...

Legi pli...

Jam 125 KER-ekzamenitoj en Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-23 07:29:41

Post laboriga kaj en programoj riĉa preparsemajno  duan fojon okazis KER-sesio en la Kulturcentro de Greziljono (Francio). La kursojn, dum kiuj la partoprenantoj trejniĝis pri lingvo kaj kulturo kaj intense preparis sin al la ekzameno, gvidis Christophe Chazarein (FR) kaj Zsófia Kóródy (DE). La ekzameno okazis la 20-21-an de aprilo sub la gvido de Zsófia Kóródy kaj François Lo Jacomo. Laŭnivele temas entute pri 22 kandidatoj, el kiuj 20 trapasis la kompleksan ekzamenon (kaj la skriban kaj la parolan...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.