Novaĵoj

Universitato de Amsterdamo serĉas profesoron pri interlingvistiko kaj Eo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-29 08:54:59

 

La dekano de la la Universitato de Amsterdamo ĵus sendis la (maturan) malnetan tekston de la varbanonco por speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto al la tri kuratoroj de la katedro por ilia aprobo aŭ eventualaj korektoj. Estas antaŭvideble, ke la definitiva teksto tre baldaŭ aperos en la reto kaj gazetaro. Pri la detaloj vidu la aneksitan PDF-dokumenton, sur kies paĝoj 2 kaj 3 de tiu ĉi Wim Jansen publikigas sian esperantigon de la malneta teksto. La traduko estas informcela kaj havas nenian juran valoron; ĝi ne estas uzebla en viaj eventualaj kontaktoj kun la universitato.

Pri la apero de la definitiva teksto ni informos ĉi-loke. Ĝis tiam por pliaj informoj bv. kontakti Wim Jansen

Kiom internacia estas via vorto? Al la listo LIBERAJ STUDOJ atendas vin kun 15 lecionoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.