Novaĵoj

LIBERAJ STUDOJ atendas vin kun 15 lecionoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-17 23:06:29

Ni atentigas vin pri relative nova sekcio de nia paĝaro. LIBERAJ STUDOJ  en la KLERIGEJO estas la loko, kie vi povas kleriĝi kaj lerni pri aŭ pere de Esperanto, spektante, aŭskultante filmitajn aŭ sonregistritajn prelegojn de fakuloj, legante la resumon aŭ la kompletajn tekstojn de la materialo kaj solvante testojn pri la lernitaĵoj.
En la 8 fakoj de LIBERAJ STUDOJ jam troviĝas 15 prelegoj de 12 aŭtoroj.
La unuopaj lecionoj sekveblas sen ajna vicordo, laŭplaĉe kaj unuope, tamen la programo per resuma paĝo helpos vin memori kiujn studojn vi jam faris, kiujn ne. La daŭre ampleksigotaj servoj de LIBERAJ STUDOJ estas senagaj, necesas nur ensaluti la paĝaron. Via propra resumpaĝo kreiĝas aŭtomate ĉe la elŝuto de ajna leciono. 

Ni atendas novajn studantojn kaj eventuale proponojn de interesaj prelegmaterialoj.

Fruktodonan kleriĝon deziras al vi - en la nomo de la prelegintoj - la redaktoro: Katalin Kováts

Jen la temoj 

Esperantologio - lingvistiko

1. Landonomoj en Esperanto - Anna Löwenstein
2. Fiero kaj honto - Wera Blanke (pri terminologio)
3. Denaskismo - Renato Corsetti

Instruado - Lernado - Metodologio
1. Katalin Kováts: KER-ekzamensistemo kaj la referenckadro
2. Katalin Kováts: Eduko de plurlingva infano

Esperanto-literaturo kaj kulturo
1. Akademio Literatura de Esperanto - Mauro Nervi
2. Ĉu kulturoj estas takseblaj?- Nicola Minnaja

Esperanto-movado
1. Esperanto en Danlando (5 filmoj) - Mogens Rude Andersen

Lingvopolitiko
1. Pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto - Detlev Blanke
2. Eŭropa identeco - Zlatko Tišljar

Kulturo
1. Erasmo en Roterdamo (3 partoj) - Vera Barandovská-Frank
2. Karen Blixen – Torben Svendsen, Mogens Rude Andersen kaj Aleksandro Kogan - TUTNOVA!

Medicino, psikologio, sano
1. Asperger-sindromo kaj virinoj - Nicole Else

Scienco
1. Prof. Reinhard Selten -- Nobelpremiito por ekonomio (intervjuo)
2. La dana astronomo Tycho Brahe - Mogens Rude Andersen

Ilin vi trovas en la KLERIGEJO ---- LIBERAJ STUDOJ ---- LIsto de la temoj
 

Universitato de Amsterdamo serĉas profesoron pri interlingvistiko kaj Eo Al la listo Zamenhof disdonis la KER-atestilojn ankaŭ en Bonaero

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.