Novaĵoj

Zamenhof disdonis la KER-atestilojn ankaŭ en Bonaero

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-11 11:16:02

La 7an de oktobro Petra Smidéliusz, la loka organizinto de la Tutmonda KER-ekzameno en Bonaero, Argentino, akompanata de honora gasto transdonis la ekzamenatestilojn al la sukcesintoj kadre de festeto dum la 54a Argentina Kongreso de Esperanto.

Leginte la raportojn pri la aliaj festoj ĉirkaŭ la mondo, Pablo León, loka aktivulo ekhavis la ideon sekvi la brilan ekzemplon de la limoĝanoj, kaj vestis sin kiel Doktoro Zamenhof por lude transdoni la atestilojn. 

La 9 personoj, kiuj ĝoje transprenis siajn dokumentojn, konsideras sin pioniroj, ja ili estas la unuaj trapasintoj de la KER-ekzameno en Argentino. Ĉar jam pluraj personoj esprimis sian fortan deziron trapasi KER-ekzamenon, Bonaero certe aliĝos al la sekva Tutmonda Sesio en 2013.

La Argentina Kongreso okazis la 6an kaj la 7an de oktobro en Casal de Catalunya (Kataluna kultura centro), en la centro de Bonaero. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el pluraj urboj de Argentino, Brazilo, Ĉilio, Italio kaj Hungario. La ĉefa temo de la kongreso estis pridiskuti la rezolucion de la ĉi-jara Universala Kongreso, do okazis pluraj rondtablaj sesioj pri ĝi. Krome diversaj aktivuloj prelegis pri nanoteknologio, homeopatio, menso kaj paco, alternativaj sportoj kaj hungara kuirarto. Dum la vespera programo oni rigardis prezenton de tango-dancado kiun sekvis instruado de la fama argentina danco. La kongreso fermiĝis pere de ronda danco.

Raportis: Petra Smidéliusz

Fotojn vidu inter aliaj ĉe  http://www.facebook.com/opleon

LIBERAJ STUDOJ atendas vin kun 15 lecionoj Al la listo Produktiĝis jam pli ol 10 mil ekzempleroj de Poŝamiko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.