Novaĵoj

Sukcese finiĝis la TUTMONDA KER-ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-10 11:19:47

La 9an de Junio 2012 kun granda sukceso ni okazigis la Tutmonda KER-ekzamensesion, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356personoj el la antaŭe aliĝintaj 380.  La eventon organizis kaj reĝisoris Katalin Kovats, utiligante por tio ĉiujn eblojn kaj magiojn de la paĝaro edukado.net kaj aliaj komunikiloj. En la ekzamenlokoj helpis ŝin sesdeko da antaŭe de ŝi trejnitaj lokaj komisiitoj, kiuj tre diligente kaj respondecplene plenumis siajn taskojn. La eventon - sekve de sistema kaj antaŭplanita informado - multloke vizitis ĵurnalistoj, televidaj teamoj, kaj atendeblas (aŭ...

Legi pli...

Hodiaŭ okazas la TUTMONDA KER-sesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-07 17:31:13

La 9an de junio 2012 okazos la Tutmonda Skriba KER-ekzamensesio de UEA-ITK, kadre de kiu 380 esperantistoj en 29 urboj de 17 landoj trapasos samtempe la KER-ekzamenon pri Esperanto. La mondvastan eventon Katalin Kováts, estro de la ekzamenkomisiono de UEA preparas jam de pluraj monatoj tra sia paĝaro www.edukado.net. Ŝian laboron helpis sesdeko da lokaj organizantoj. Cele al la sukcesa prepariĝo al la ekzamenoj en dudek lokoj okazis apartaj preparkursoj kaj provsesioj. La evento en la diversaj ekzamenlokoj...

Legi pli...

Grava peto - RIO+20 / fina voĉdonado kun ŝancoj por ni

Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-06 23:55:36

Alvoko baze de la cirkulero de Stefan Keller: Ĵus komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20.  Du rekomendoj de esperantistoj eniris la voĉdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj laŭtemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado. Nun la tuta mondo povas facile voĉdoni, sen neceso registriĝi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvoĉojn (pli ol por la antaŭa fazo) por ke ili havu ŝancon esti inter la 3 elektotaj.  La du...

Legi pli...

Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-25 12:07:37

En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Tauyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj   kaj la projekto havas ŝancojn  atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ.  La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon.  Nia redakcio ĵus...

Legi pli...

Esperantistaj lingvoinstruistoj serĉatas por labori en Ĉinio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-18 14:19:31

            La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti esperantistoj. Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou  estas profesiaj altlernejoj, kiuj intencas engaĝi instruistojn de la japana, korea   kaj angla lingvoj . La kondiĉoj por kandidatoj de...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.