Novaĵoj

EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-13 20:15:26

Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj. La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14an de junio 2012, 19.00 h en la biblioteko (Ludwigstr. 16, D-80539 München, Germanujo) far...

Legi pli...

Kampanjo por kantigi la eŭropan himnon en Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-09 10:54:13

Eluzante la novan eblon ĉe la Konsilio de Eŭropo, nome ke civitanoj povas prezenti proponon cele al la pliperfektigo de la EU-traktadoj, la Eŭropa Esperanto-Unio faris sian proponon, ke "EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.” Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas laŭ la reguloj loĝi en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de...

Legi pli...

Ni havas 2500 membrojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-08 12:31:54

                              Mi informas vin, ke hodiaŭ, la 8an de majo 2012, ni ekhavis nian 2500-an membron. Sur la uzantomapo   videblas preskaŭ 1000...

Legi pli...

TUTMONDA KER-SESIO: jam 350 kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-07 19:20:35

NE PLU EBLAS ALIĜI!!! La 9an de junio okazos Tutmonda sesio de la KER-ekzamenoj en 29 lokoj de 17 landoj, dise en la mondo. Eblis aliĝi: en Eŭropo ĝis la 15a de majo, ekster Eŭropo ĝis la 10a de majo. Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi. en la Pola Retradio / programo de la 4a de majo 2012. La fina sumo...

Legi pli...

K. Kováts pri Hajnano kaj la Tutmonda KER-ekzameno en la Pola Retradio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-04 23:22:40

                                Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi en la  Pola Retradio / programo de la 4a...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.