Novaĵoj
Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA
Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-05 17:52:08
Okaze de la Tago de la lingvoj ni proponas priatenti la laŭdindajn laboron kaj rezultojn de esperantistoj sur la paĝaro TATOEBA
Vi tie trovos plurlingvan frazaron. Vi tuj rimarkos la Esperantan flagon dekstre sur la ĉefpaĝo.
Ĝi estas en la dua loko inter pli ol cent lingvoj.
La nombro de enretaj personoj troviĝas tute malsupre de la paĝo. Tre ofte pli ol cent vizitantoj el la tuta mondo samtempe vizitas la retejon. Tiel ĉiuj vidas, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj prosperas!
Jen fakte tute...
Kiel kontribui al la Eŭropa Tago de Lingvoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-05 08:18:07
La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.
La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.
Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre...
Kiun libron ni elektu?
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-30 19:06:09
Komence de la lernojaro (almenaŭ en la norda hemisfero) multaj el la kolegoj bezonas helpon kaj konsilojn pri elektotaj lernolibroj. Per rapida enketo ni ŝatus eksciis kiujn librojn vi uzas kutime, kial vi elektis ĝuste tiujn. Ni invitas vin kontribui, diskuti. Vi certe povas helpi kaj eble ekkonas ankaŭ ion novan. La diskuto disvolviĝas en la FORUMO .
...
Eŭropa Unio subtenis intensan metodikan seminarion pri Esperanto-instruado
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-28 14:07:59
Inter la 16a kaj 24a de aŭgusto okazis metodika seminario dum la Itala Kongreso, en Mazara del Vallo, Sicilio. La seminarion, gvidatan de Katalin Kovats, partoprenis 8 personoj, el kiuj 4 junuloj estis subvenciataj de Eŭropa Unio, kadre de Grundtvig-projekto.
Krom Axel Rousseaux , Sebastan Montagne el Francio, la dana Jonas Dalmose kaj la ĉeĥa Miroslav Hruŝka (stipendiitoj), aliĝis al la kurso proprakoste Caroline...
Raporto pri la 30a KER-sesio okazinta en Sicilio
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-27 11:56:50
Fine de la Itala Kongreso, organizita en Mazara del Vallo, Sicilio, okazis la 30a KER-sesio, kun la partopreno de 9 personoj el 7 landoj. Je B2-niveloj ekzameniĝis du rusinoj, kaj je C1-nivelo po unu ruso, brazilano, danino, svedo, aŭstralianino, kostarikano kaj katalunino.
Interesaĵo de la sesio estis, ke aldoniĝis la 60a lando, Kostariko, al la listo de landoj, de kie ni havis jam kandidatojn. Al la sesio aliĝis 3 personoj, kiuj iam pli frue jam ekzameniĝis je malpli alta nivelo, aŭ partoprenis la tutmondan sesion en junio kaj ĉi-foje...