Novaĵoj

KER-sesio en MOSKVO

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-09 22:05:56

Antaŭ kelkaj horoj, la 9an de decembro 2012  finiĝis en Moskvo la 31a KER-sesio.  Rezulte de la sukcesa moskva sesio de la Tutmonda Skriba Ekzamentago, kun subteno de UEA estis lanĉita en Moskvo aparta sesio, dum kiu povis trapasi la parolan parton la kandidatoj de junio 2012.  Al ili aldoniĝis novaj ekzameniĝantoj, kaj tiel Katalin Kovats kaj Renato Corsetti havis la okazon ekzameni 25 kandidatojn, je niveloj B1 (4), B2 (5) kaj C1 (16).   La sesion, kiel ankaŭ la tutmondan ekzamentagon, organizis Svetlana Smetanina. Estis aparte bone...

Legi pli...

Vigla Esperanto-vivo en Mazara del Vallo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-27 13:34:18

Mazara del Vallo, la sicilia urbo, kiu gastigis la 79-an itala kongreson en aŭgusto 2012, plene meritas la nomon Esperanto-urbo. Post la germana Herzberg, en Italio, danke al la kunordigaj agado kaj laboro disvolviĝantaj en Centron por Esperanto kaj Interkulturo , aganta nome de Itala Esperanto-Federacio okazas grandskala kaj en si mem pionira laboro. Tre verŝajne ne plu vivas homo en la urbo, kiu ne scius ion pri Esperanto. Kun la fervora subteno de la urbestro, ne nur en dekoj da klasoj okazas sistema instruado de...

Legi pli...

2-a Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-26 13:28:54

Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 201) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013. La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ektstera mondo estas ripetendaj. La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013. Ĝi tamen diferencas iom de la unua sesio. En la plimulto de la urboj eblos nur skriba sesio (detalojn vidu...

Legi pli...

La hodiaŭa prelego de H. Tonkin jam aperigita en la sekcio Liberaj Studoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-24 20:46:49

La 24an de novembro 2012 okazis en la Centra Oficejo de UEA, en Roterdamo la 37-a Malferma Tago. Ĝia honora gasto kaj preleganto estis Humphrey Tonkin (el Usono) kiu kontribuis al la programo per tri eroj. Liajn du prelegojn nia redaktoro sonregistris kaj la tekstojn ricevis rekte de la preleginto por ilia aperigo en la sekcio Liberaj Studoj. (Dankon, Profesoro Tonkin, pro tiu donaco.)  Ambaŭ prelegoj troviĝas en la KLERIGEJO - LIBERAJ STUDOJ  .  ...

Legi pli...

Svetlana Smetanina turneas en Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-23 00:37:46

Rusa Esperanto-instruistino, Svetlana Smetanina (volontulinte dum pluraj monatoj en Mazara del Vallo, Sicilio) faras nun prelegvojaĝon en Francio. Ŝia turneo daŭras de la 26 de oktobro ĝis la 1 de decembro. La itinero estas iom zigzaga, sed tre interesa. Grezijono, Clermont-Ferrand, Perigueux, Chateauroux, St-Nazaire, La Roche-sur-Yon, Herouville, Angouleme, Bourges, Tours, denove Herouville kaj Parizo. La ĉeforganizanto estas Ives Nikolas el Herouville kaj lia teamo. En Grezijono Svetlana instruis dum la semajno de Familia Renkontigho "AŬTUNE". Ankaŭ en Chateauroux estis unutaga kurso por tiuj kiuj...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.