Novaĵoj

Peticio ĉe AVAAZ por Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-13 11:05:20

Tempo-al-tempo aparas elektronikaj peticioj kie Esperanto aperas kiel bona solvo por lingvaj problemoj. Kelkaj celas kolekti milionon da subskriboj, kelkaj modeste nur mil. Ĉi-lastan, aperintan ĉe AVAAZ, malgraŭ tio, ke ĝi ne ŝajnas esti oficiale proponita de la Eŭropa Komisiono, ni proponas al niaj membroj por subskribo.

 Jen la teksto de la peticio :

 Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el  Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata  kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento.  Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la  eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne  devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

La subsiribado estas tre simpla proceduro, ĉefe se vi iam jam voĉdonis ĉe AVAAZ kun via adreso por io. 

Momente estas en la paĝo 774 subtenoj por 1000. 

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/?aSzugeb

Lude pri la lingvoj de Eŭropo Al la listo Raporto el Poznan - post la 4a semestro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.