Novaĵoj

Raporto el Poznan - post la 4a semestro

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-12 13:48:48

Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM

Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instsruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kovats. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin(ĉe)amu.edu.pl.

La 5-a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4-an sesion inter la 2-8-a de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliiĝis, la persistuloj aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj ILEI-UEA daŭre helpas al kelkaj.
Aleksander Korĵenkov, ruslanda eldonisto kaj esploranto lekciis pri la historio de esperanto-movado: skizis la ĉefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kaŭzojn de tiuj ŝajnaj neklarigeblaĵoj.

La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny multe diskutante kun la gestudentoj. Ŝi prezentis la semantikan sistemon de esperanto, kun ĝiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortoprovizo kaj la frazeologizaĵojn, tuŝis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de esperanto inter la etnaj lingvoj perhelpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Ŝi esploris la specifaĵojn de la esperanta lingvouzo en diversaj eventoj kaj ĝentilecformoj kadre de pragmatiko. Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i.a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko.
Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo. Gastprelegis Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeŭropa aliro al esperanto. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj - laŭ la invito de la institutestro.
La bonetosan kaj riĉan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn kaj Mirejo Grosjean parolis pri afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj esperantistoj gvidis nin tra la urbo.

Alvoko al instruemuloj!

La 5a kaj 6a semestroj okazos en septembro 2013 kaj februaro 2014 kaj tiam estos ankaŭ dusemestra metodika specialiĝo al kiu eblas aliĝi ankaŭ al eksteruloj. Se vi volas studi kun la studentoj de la interlingvistika fako kaj dufoje unu semajnon okupiĝi pri metodiko sub la gvidado de Katalin Kovats, petu informojn de Ilona Koutny aŭ en nia redaktejo. 

 

Prof. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Peticio ĉe AVAAZ por Esperanto Al la listo István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.