Novaĵoj

Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-01 07:42:34

  Lernu.net, kun komunumo de preskaŭ 130 000 registritaj uzantoj, estas la plej granda projekto kiun subtenas ESF. Miloj da personoj studis Esperanton per la senpagaj kursoj kaj lerniloj de Lernu. Nun, ESF financas kompletan modernigon kaj relanĉon de la paĝaro, por pretigi ĝin por uzo kun novaj teknologioj, kaj por plibonigi kaj ĝisdatigi la enhavon.   La nova lernu.net lanĉiĝos en frua 2013 kun tute rekonstruita paĝaro, nova ampleksa kurso, nova biblioteko, kaj novaj forumoj. La nova kurso por komencantoj kreiĝas laŭ nivelo A1/A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por instruado de lingvoj....

Legi pli...

Kiom internacia estas via vorto?

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-31 16:05:37

      La plej fama, sed ofte misuzata regulo de la Esperanta Gramatiko estas la 15a. Progresintoj kaj instruantoj de E. povas disputadi pri tio, ĉu laŭ tiu regulo iu vorto estas "internacia", t.e. ĉu la plimulto de la lingvoj prenis ĝin el sama fonto. Kiuj lingvoj, ĉu nur konsideri la t.n. fontolingvojn, la eŭropajn lingvojn, ĉiujn 'civilizitajn' lingvojn en la mondo? Laŭ ĉies prefero oni povas havi la plej malsamajn rezultojn. Por helpi al vi trovi la ĝustan respondon laŭ...

Legi pli...

Universitato de Amsterdamo serĉas profesoron pri interlingvistiko kaj Eo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-29 08:54:59

  La dekano de la la Universitato de Amsterdamo ĵus sendis la (maturan) malnetan tekston de la varbanonco por speciala profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto al la tri kuratoroj de la katedro por ilia aprobo aŭ eventualaj korektoj. Estas antaŭvideble, ke la definitiva teksto tre baldaŭ aperos en la reto kaj gazetaro. Pri la detaloj vidu la aneksitan PDF-dokumenton , sur kies paĝoj 2 kaj 3 de tiu ĉi Wim Jansen publikigas sian esperantigon de la malneta teksto. La traduko estas informcela kaj havas nenian juran valoron; ĝi ne estas uzebla en viaj eventualaj kontaktoj...

Legi pli...

LIBERAJ STUDOJ atendas vin kun 15 lecionoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-17 23:06:29

Ni atentigas vin pri relative nova sekcio de nia paĝaro. LIBERAJ STUDOJ  en la KLERIGEJO estas la loko, kie vi povas kleriĝi kaj lerni pri aŭ pere de Esperanto, spektante, aŭskultante filmitajn aŭ sonregistritajn prelegojn de fakuloj, legante la resumon aŭ la kompletajn tekstojn de la materialo kaj solvante testojn pri la lernitaĵoj. En la 8 fakoj de LIBERAJ STUDOJ jam troviĝas 15 prelegoj de 12 aŭtoroj. La unuopaj lecionoj sekveblas sen ajna vicordo, laŭplaĉe kaj unuope, tamen la programo per resuma paĝo helpos...

Legi pli...

Zamenhof disdonis la KER-atestilojn ankaŭ en Bonaero

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-10-11 11:16:02

La 7an de oktobro Petra Smidéliusz, la loka organizinto de la Tutmonda KER-ekzameno en Bonaero, Argentino, akompanata de honora gasto transdonis la ekzamenatestilojn al la sukcesintoj kadre de festeto dum la 54a Argentina Kongreso de Esperanto. Leginte la raportojn pri la aliaj festoj ĉirkaŭ la mondo, Pablo León, loka aktivulo ekhavis la ideon sekvi la brilan ekzemplon de la limoĝanoj, kaj vestis sin kiel Doktoro Zamenhof por lude transdoni la atestilojn.  La 9 personoj, kiuj ĝoje transprenis siajn dokumentojn, konsideras sin pioniroj, ja ili estas la...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.