Novaĵoj

Pasis 11 jaroj ekde la lanĉo - sed kiel plu?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-15 01:46:37

Antaŭ 11 jaroj, la 15an de decembro 2001 ni lanĉis nian paĝaron.  La unuajn du versiojn kaj dekomence ĝis nun la redaktadon financas ESF. La nunan, trian version ni konstruis kun la financa helpo de la membraro. La paĝaro nun, meze de decembro havas 2760 membrojn. Ĝiaj pli ol 1000 senpagaj materialoj, ekzercoj, afiŝoj, testoj kaj artikoloj multe helpas la instruantojn dise en la mondo.  Ni fariĝis grava portalo. Krom la disponigo de materialoj ni organizas la KER-ekzamenojn, okazigas retan instruistan trejnadon kaj disponigas plurajn retajn studformojn en...

Legi pli...

Novaj premiitoj de la jaro 2012 en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-14 23:46:13

Ni kun ĝojo informas vin pri tio ke ni ĵus vidigis 13 novajn prezentojn en la Panteono. Ankaŭ ĉi-jare okaze de la Zamehof-tago kaj de la datreveno de la lanĉo de edukado.net ni premias kelkajn eminentajn Esperanto-instruistojn, kies vivresumon ni petis rekte de ili por tiu okazo. Ni gratulas al niaj kolegoj, dankas ilin pro la faritaj heroaj laboroj kaj deziras al ili bonan sanon kaj multe da feliĉo. La ĉi-jaraj premiitoj estas la sekvaj: Mariana Gencheva el Bulgario ...

Legi pli...

KER-sesio en MOSKVO

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-09 22:05:56

Antaŭ kelkaj horoj, la 9an de decembro 2012  finiĝis en Moskvo la 31a KER-sesio.  Rezulte de la sukcesa moskva sesio de la Tutmonda Skriba Ekzamentago, kun subteno de UEA estis lanĉita en Moskvo aparta sesio, dum kiu povis trapasi la parolan parton la kandidatoj de junio 2012.  Al ili aldoniĝis novaj ekzameniĝantoj, kaj tiel Katalin Kovats kaj Renato Corsetti havis la okazon ekzameni 25 kandidatojn, je niveloj B1 (4), B2 (5) kaj C1 (16).   La sesion, kiel ankaŭ la tutmondan ekzamentagon, organizis Svetlana Smetanina. Estis aparte bone...

Legi pli...

Vigla Esperanto-vivo en Mazara del Vallo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-27 13:34:18

Mazara del Vallo, la sicilia urbo, kiu gastigis la 79-an itala kongreson en aŭgusto 2012, plene meritas la nomon Esperanto-urbo. Post la germana Herzberg, en Italio, danke al la kunordigaj agado kaj laboro disvolviĝantaj en Centron por Esperanto kaj Interkulturo , aganta nome de Itala Esperanto-Federacio okazas grandskala kaj en si mem pionira laboro. Tre verŝajne ne plu vivas homo en la urbo, kiu ne scius ion pri Esperanto. Kun la fervora subteno de la urbestro, ne nur en dekoj da klasoj okazas sistema instruado de...

Legi pli...

2-a Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-26 13:28:54

Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 201) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013. La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ektstera mondo estas ripetendaj. La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013. Ĝi tamen diferencas iom de la unua sesio. En la plimulto de la urboj eblos nur skriba sesio (detalojn vidu...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.