Novaĵoj

Instruista trejnado en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-23 17:32:11

INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj
Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net

 

 

 

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 14-20.09.2013, la dua 01-07.02.2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2014. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro. ILEI-UEA ofertas 4 stipendiojn.
Informo kaj aliĝo ĝis la 10.08: interlin@amu.edu.pl   / http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
El la Programo
Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Ilona Koutny):

  • Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
  • Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
  • Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)

Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny):

  • Plej gravaj eventoj de la historio de esperanto
  • Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de e-literaturo

Prilingvaj programoj: Tiklaj punktoj de e-gramatiko kaj Lingva trejnado (per testoj)

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj (i.a. prelego de Humphrey Tonkin pri E-movado).

 

Triafoje kaj ankoraŭ sukcese - raporto el Grésillon Al la listo Libroservo de UEA: 25 % rabato - dum ankoraŭ kelkaj horoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.