Novaĵoj

Ĉu vi organizos tutmondan ekzamentagon?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-29 13:35:36

  Post la granda sukceso de la  I-a Tutmonda Ekzamentago  (9a de junio 201) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013.  La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013. Ni denove petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon.  En la unua semjano de februaro komenciĝos la preparoj kaj por tio ni...

Legi pli...

Aliĝu ĝis la 31a de januaro al la ILEI-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-27 10:12:58

      LKK de la 46a ILEI-konferenco kore invitas vin al Herzberg-Sieber inter la 12-18a julio por partopreni interesan fakan programon, prelegon metodikan trejnadon (kun Katalin Kovats), fakkunsidojn, ekskursojn, variajn kulturajn ofertojn! Ne forgesu, la plej favora aliĝperiodo finiĝos la 31an de januaro. Por junuloj estas aparte malalta kotizo! Legu la detalojn kaj rete aliĝi ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de . Korajn salutojn nome...

Legi pli...

Nova lekcio pri la kvar generacioj de DUMAS en la KLERIGEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-25 14:26:56

  Nova prelego kun riĉe ilustrita teksto kaj aldonaj testoj estas lanĉitaj nun en la sekcio  LIBERAJ STUDOJ .  Daniel Moirand, akademiano kaj tradukisto (sur la foto maldekstre), prelegis en novembro en Le Touquet, Francio pri la kvar generacioj de DUMAS kaj pri la verko, tradukita de li al Esperanto "La grafo de Monte-Kristo".  La prelego estis registrita (kun la helpo de Laurent PHILIPPE ) kaj prilaborita (de Katalin Kovats) por publikigo en nia reta Klerigejo. ...

Legi pli...

Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-25 09:35:06

  MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, kiu aperigas artikolojn en multaj temoj en Esperanto, sed ne skribas pri Esperanto.Legante la revuon MONATO oni povas praktiki la lingvon, riĉigi la vortostokon lernante pri aktualaj aferoj. Tial ni konsilas uzi tiun magazinon dum la instruado de Esperanto  aŭ proponas ĝin al memlernantoj por ke ili okupiĝu regule pri la lingvo.  La februara numero de MONATO nun estas elŝutebla senpage.  - la pdf-versio (por tablo- kaj teko-komputiloj ) estas havebla ĉe...

Legi pli...

Speciala intensa Esperanto-kurso en Vjetnamio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-24 15:10:51

Matene de la 17a de januaro 2013, ĉe VSK-lernejo, okazis inaŭguro de Esperanto-trejnado kurso. Kiel vi probable scias, VSK estas la mallongigo de Vjetnama Super-Knaboj. VSK infanlernejo por 3-6 jaraj geknaboj apartenas al la VSK-grupo estrita de ĝia ĝenerala direktorino Lai Thi Hai Ly. VSK -grupo celas apliki la fruan lernadon ĉe infanoj eĉ antaŭ la naskiĝo. Ju pli la infano lernas, despli efika estas la rezulto. Kadre de tiu ĝenerala koncepto, VSK-grupo malfermas diversajn kursojn por interesuloj, precipe por geedzoj kiuj sendas iliajn infanojn al VSK-lernejo, aŭ novedziĝintaj...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.