Novaĵoj

Intervjuo kun Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-27 22:17:28

  Fine de marto 2013 okazis la estrarkunsido de UEA en Roterdamo, kiun partoprenis ankaŭ Stefan MacGill , prezidanto de ILEI. Post la kunsido li pasigis du tagojn ĉe Katalin Kováts kaj dum tiu vizito la baldaŭ eksiĝanta prezidanto de ILEI kaj la redaktoro de edukado.net pridiskutis plurajn estontajn taskojn kaj kunlaboreblojn, inter ili ankaŭ la sekvajn ekzamensesiojn, formojn de instruista trejnado kaj MacGill ekkonis kelkajn novajn projektojn de edukado.net. Katalin filmis ankaŭ prelegon de...

Legi pli...

Internacia kultura kunlaboro helpe de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-25 07:45:16

Nia redakcio ricevis la suban leteron, kiu tre ĝojigis nin. Pola kolegino, Małgorzata Zięba-Szmaglińska , informis nin pri tio, ke helpe de edukado.net ŝi sukcesis ricevi helpon kaj realigi kunlaboron por sia kultura projekto pri hungaraj kantoj.  "Kara Katalin, Mia konato el "edukado-net", dr Imre Orbán , muzeologo el Szeged, ege surprizis kaj ĝojigis min per sia ideo. Li sendis la hungarajn kantojn, kantitajn de miaj gelernantoj, al la hungara radio. Kaj hodiaŭ unu el la kantoj estis aŭdigita en la kvara programo!...

Legi pli...

Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-21 10:05:44

        Ĉiutage kreskas la nombro de aliĝintoj al la 46a ILEI-konferenco (12-18 julio 2013) en Herzberg-Sieber, Germanio. Jam aliĝis partoprenontoj el 21 landoj el ĉiuj 5 kontinentoj! Baldaŭ ni atingos n-ron 50, kiu ricevos 50 %-an rabaton de la aliĝkotizo. Ĝeneralaj informoj legeblas en la koncerna paĝo .   Eluzu la unuan plej favoran aliĝkategorion kaj plenigu la formularon  antaŭ la 31a de...

Legi pli...

24 lokoj el 17 landoj planas partopreni la 2an tutmondan ekzamentagon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-19 12:06:51

    Ni informas vin ke komenciĝis la konkretaj preparlaboroj por la dua tutmonda ekzamensesio.  Ĝis nun anoncis sian intereson 24 lokoj el 17 landoj . La unuajn necesajn formalaĵojn aranĝis 19 lokoj, tiel ili rajtas komenci kolekti la aliĝojn pere de la formularo, kiun vi trovas sur la paĝo de aliĝoj kaj sesioj. Eblas ankoraŭ kandidatiĝi por organzi sesion, interesiĝantoj bv....

Legi pli...

Studu filozofion per la AIS-kurso ĉe la Klerigejo de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-15 15:52:27

                                                                                                        Akademio Internacia de la Sciencoj - AIS kaj www.edukado.net anoncan novan retan kurson en la klerigejo de www.edukado.net.  Temas pri Historio de filozofio , verkita de Endre...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.