Novaĵoj

Argentinanoj invitas junulojn al desegnaĵkonkurso

Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-17 22:05:49

La konkursa temo estas:
"Arboj de la mondo. Arboj de Vilaĝo Karlo Paco"
Aŭgusto-Septembro 2013

Argentina Esperanto Ligo invitas ĉiujn infanojn kaj gejunulojn (Esperantistoj kaj gefiloj de Esperantistoj), partopreni konkurson pri desegnado kaj pentrado, okaze de la 55a Argentina Kongreso de Esperanto realigota en la parko-bieno "La Quinta" en Vilaĝo Karlo Paco - Provinco de Kordobo - Argentino, de la 12-a ĝis la 14-a de Oktobro 2013.

La interesitoj povas partopreni per desegnaĵo aŭ pentraĵo laŭ iu ajn tekniko, ne tridimensia, en mezuro 227 por 316 mm, en unu el la  sekvaj kategorioj:
a) 4 ĝis 9-jaruloj; b) 10 ĝis 14-jaruloj; c) 15 ĝis 18-jaruloj

Dorse de la verko devas esti klare notitaj la sekvaj informoj: kompleta nomo de la aŭtoro, adreso, ret-adreso, naskiĝdato, titolo kaj tekniko.
La konkursaĵojn oni sendu volvitaj, ne falditaj, al la sekva adreso:
Argentina Esperanto Ligo
At. Jorge Enrique Cabrera
Camacua 105 Piso 5 B
(CP 1406) CABA
República Argentina


Ili estos akceptataj ĝis la 15-a de Septembro 2013.

Estos aljuĝitaj po unu premio al ĉiu el la tri kategorioj a, b kaj c; tiu premio konsistos el argentina artaĵo. Cetere, estos aljuĝitaj du premioj "Honora mencio" en ĉiu kategorio.
Ĉiu konkursaĵo ricevita fariĝos parto de la kolekto de AEL.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al AEL, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj papere, interrete kaj per aliaj medioj.

Pliaj informoj pri la Kongreso kaj ĝia programo ĉe http://www.esperanto.org.ar

Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo Al la listo Elŝuteblas la nova versio de PMEG

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.