Novaĵoj

Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-01 09:07:04

 

 

 

 

 

Ĵus finiĝis la 5a turno de la RISKO-ludo. Nun okazis la unuan fojon ekde la lanĉo en aprilo, ke du personoj staras je la unua pozicio. Aldona interesaĵo estas, ke ambaŭ jam gajnis monatan ludon.

Ni kore gratulas Sudstelaron (James Piton el Brazilo) kaj Fiskot ( Paweł Fischer-Kotowski el Pollando) pro ilia bonega, diligenta ludo kaj granda bonŝanco. Ĉiuj ludantoj scias, ne sufiĉas konoj kaj scioj, necesas ankaŭ reguleco kaj bonŝanco por la sukcesa ludo, kaj James kaj Paweł havis tiujn trajtojn.

Gratulojn meritas ankaŭ la aliaj ludintoj, kiuj heroe luktis por siaj poentoj. Apartan dankon meritas Nicole el Aŭstralio, kiu ekde la lanĉo riskumis ĉiun tagon. 

Ni esperas, ke ekde la septembra ludmonato ni havos pli da regulaj ludantoj, ja finiĝis la ferisezonoj.

Mi devas mencii, ke somere ni ricevis de Nora Caragea el Germanio stokon da novaj libroj, kiuj nun estas listigitaj en la premiopaĝo

Sukcesan pluan riskumadon deziras al vi, Katalin Kovats

La 26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj Al la listo Argentinanoj invitas junulojn al desegnaĵkonkurso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.