Novaĵoj

La 26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-09-06 08:31:08

La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.

La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.

Nia paĝaro - kiel jam de jaroj - deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre de tiu internacia programaro.

Sur unu el la oficialaj hejmpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo estas publikigita evento-kalendaro, kie eblas vidi la jam registritajn programojn. Ĝis nun enestas nur 3 Esperanto-eventoj POR 2013.

Bv. registri viajn programojn ĉi tie kaj en la titolon enplektu la vorton Esperanto. (Bedaŭrinde la komuniklingvo estas la angla.)
 

ATENTU kaj HELPU. Edukado.net estas en traktato kun la organizantoj por enplektigo de pliaj esperantlingvaj materialoj. Viaj aktiva partopreno kaj oficiala aliĝo al la evento helpos nin sukcesigi la traktadojn. 

La ETL-evento de nia paĝaro estos kiel jam tradicie riĉigo de nia foruma kolekto "Instruu vian lingvon" kie ni atendas viajn enskribojn. 
En sama hejmpaĝo jam troviĝas en prestiĝa loko Esperantlingva dokumento pri Kiel oni povas lerni lingvojn? (Bv. viziti, elŝuti, kaj ne nur propagandcele, sed ankaŭ ĉar ĝi estas utila materialo.)

Nepre elŝutu kaj utiligu la Esperanto-glumarkon, kiun la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo je nia iniciato aldonis ankaŭ en Esperanto.

Jen nia FORUMA sekcio por demandoj, ideoj.

Sendu fotojn al nia redakcio pri viaj eventoj. Ni aperigos la fotojn en la koncerna albumo.  

 


Elŝuteblaj novaj vortaroj - ĉefe por hungaroj, sed ne nur Al la listo Du gajnintoj en la aŭgusta RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.